Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Inge Meysel - Vikipedio

Inge Meysel

El Vikipedio

Kino > Aktoroj > Inge MEYSEL


Inge MEYSEL [inge majzl] (naskiĝis la 30-an de majo, 1910, mortis la 10-an de julio, 2004) estis germana aktorino.

Enhavo

[redaktu] Biografio

[redaktu] Aktora kariero

Inge Meysel naskiĝis en Rixdorf (nuntempe parto de Berlino), kiel filino de la juda komercisto Julius Meysel kaj ties kaj dana edzino Margarete Hansen.

Inge MEYSEL
Pligrandigu
Inge MEYSEL

En la aĝo de tri jaroj Inge Meysel unuafoje aperis sursceneje: kiel anĝelo en la opero Hänsel und Gretel. Ekde 1930 ŝi komencis teatran karieron en Zwickau, Berlino kaj Lepsiko.

Kiam la nazioj regis en Germanio, ŝi dum 12 jaroj ne rajtis aktori. Post restado en Danzig (nuntempe: Gdansko en Pollando), ŝi en 1945 venis al la Hamburga Thalia-Teatro. Ŝi havis 35 jarojn, ege malfavora aĝo por aktorino. Junecajn ĉefrolojn ŝi neniam rajtis prezenti, kaj por karakteraj roloj ŝi estis tro juna. Ŝi aperis do ĉefe kiel damo de salono, foje dece vestite, foje kun granda dekoltaĵo.

Famon ŝi atingis en 1959: Per rolo, kiu origine estis destinita al Grethe Weiser, ŝi brilis en la popoleca teatraĵo Fenster zum Flur kaj gajnis la kromnomon Mutter der Nation (= patrino de la nacio).

Ekde la 1960-aj jaroj Inge Meysel laboris ĉefe por la televido. Tre populara estis ŝia rolo en la televid-serio Die Unverbesserlichen (1965 - 1971).

[redaktu] Soci-politikaj agadoj

Inge Meysel unuafoje publike esprimis sian opinion per parolo kontraŭ la mortpuno dum manifestacio de Berlinaj junaj demokratoj. Ŝi krome jam ege june protestis kontraŭ la paragrafo 218, kiu limigis la rajton por ĉesigi gravedecon. Fine de la 1920-aj jaroj ŝi transiris al la junaj socialistoj.

En la jaro 1971 la ege disputema, memvole sen-ida aktorino kune kun 374 pliaj virinoj publike malkaŝis en la konata germana revuo Stern: „Mi abortigis kaj mi postulas, ke ĉiu virino havu la rajton fari tion.“ Tri jarojn poste ŝi subtenis la balotan batalon de Willy Brandt, kaj en 1978 ŝi kun la feministino Alice Schwarzer kaj ok pliaj virinoj akuzis la revuon Stern je seksismo. En 1981 ŝi rifuzis la Bundesverdienstkreuz, ĉar honesta vivo laŭ ŝi ne meritis ordenon.

La batalon kontraŭ aidoso ŝi subtenis per pluraj beneficaj surscenigoj. Per tio kaj per sia malferma, rekta kondut-maniero ŝi akiris certan popularecon inter gejoj kaj lesboj. Ŝi mem havis amrilatojn al viroj kaj virinoj.

En 1991 ŝi aliĝis al la Gesellschaft für humanes Sterben (= Societo por humaneca morto). Samjare ŝi publikigis sian membiografion Frei heraus – Mein Leben.

[redaktu] La lastaj jaroj

Inge Meysel ekde 2003 suferis je demenco. Tamen ŝi en 2004 transprenis televidan rolon en krimfilma la serio Polizeiruf 110, kiun ŝi ekde sia 70-a vivojaro ĉiun kvinan jaron ludis. Fine de aprilo 2004 ŝi suferis gravan frakturon de la femur-osto. Matene de la 10-a de julio 2004 Inge Meysel mortis de kor-halto en sia domo en Bullenhausen, Malsupra Saksio.

[redaktu] Listo de filmoj

  • Liebe '47 (1948)
  • Immer die Radfahrer (1958)
  • Rosen für den Staatsanwalt (1959)
  • Das Fenster zum Flur (1960)
  • Schau heimwärts, Engel (1961)
  • Ihr schönster Tag (1961)
  • Der Biberpelz (1962)
  • Der rote Hahn (1962)
  • Die Unverbesserlichen (serio, 1965-1971)
  • Die Ratten (1969)
  • Ida Rogalski (1969)
  • Orpheus in der Unterwelt (1974)
  • Eine geschiedene Frau (1974)
  • Der rote Strumpf (1981)
  • Mrs. Harris – Ein Kleid von Dior (1982)
  • Mrs. Harris – Freund mit Rolls Royce (1984)
  • Kein pflegeleichter Fall (1990)
  • Das vergessene Leben (1998)
  • Die blauen und die grauen Tage (1999)

[redaktu] Listo de verkoj

  • Frei heraus – Mein Leben (membiografio, 1991)

[redaktu] Premioj gajnitaj

  • Otto (premio de la junulara revuo BRAVO, 1961-1971, naŭ-foje)
  • Goldene Kamera (1965)
  • Bambi (1968, 1970-1973, 1990, ses-foje)
  • Silbernes Blatt der Dramatiker-Union (1985)
  • Hamburger Medaille für Kunst und Wissenschaft (1990)
  • Ernst-Reuter-Plakette der Stadt Berlin (1991)
  • Ehrenpreis des Deutschen Fernsehpreises (2000)

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.inge-meysel.gedenkbuch.info
•  http://www.prisma-online.de/tv/person.html?pid=inge_meysel
•  http://www.steffi-line.de/archiv_text/nost_film50_deutsch/50_meysel.htm
•  http://www.daserste.de/polruf/sendung.asp?datum=31.05.2004
Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com