Hititoj
El Vikipedio
Ĉefaj lokoj de la hititoj en Malgrand-Azio
La Hititoj estas popolo hindeŭropa. Ili invadis kaj konkeris Malgrand-Azion en la 26-a jarcento a.K.. Ili transprenis de la lokuloj dioj, mitoj kaj ritoj. El tiu miksaĵo kreskis riĉa civilizo, kiu pluvivos ĝis la 8-a jarcento a.K.. Ne nur granda, militista potenco, la civilizo hitita ŝajne havis grandan toleremon kaj religian, kaj socian. Novaj migradoj hindoeŭropaj, kiel tiuj de la frigoj, kaj la kresko de la asiroj, baldaŭ anoncis la finon de tiu imperio.