Helmut Klünder
El Vikipedio
Helmut KLÜNDER (naskiĝis la 4-an de julio 1948) estas germana esperantisto.
Helmut Klünder naskiĝis en esperantlingva familio, kie la avo lernis Esperanton jam 1908 kaj la patrino - same kiel li - ankaŭ estas denaska Esperantisto.
Ek de sia 18-a vivjaro li aktivis en Germana Esperanto-Junularo, kiam li elektiĝis "Distrikta Delegito", do "parlamentano" de GEJ. Jarfine 1969 li elektiĝis Vicprezidanto de GEJ. Kiam la elektita prezidanto de GEJ post 4 semajnoj demisiis, li transprenis la prezidantecon. Paske 1970 li eniris la estraron de Germana Esperanto-Asocio kie li dum 7 jaroj reprezentis la junularan organizon. Helmut Klünder restis prezidanto de GEJ ĝis jarfino 1974. Dum la lasta jaro de la prezidanteco (1974) okazis la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Münster. Helmut Klünder estis komitatano de TEJO de 1970 ĝis 1978. Li restis post la fino de sia aktivado en GEJ en la estraro de GEA en diversaj funkcioj. De 1983 ĝis 1989 li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA). En tiu periodo li simpligis draste la statuton kaj enkondukis la membroadministradon per komputilo surbaze de datumbaza sistemo, kiun verkis D-ro Rudolf Fischer. Dum sia prezidanteco li iniciatis du sukcesajn aranĝojn : Internacia Festivalo IF (ek de 1987/1988) kaj Printempa Semajno Interncia PSI (ek de 1985).1989 en aĝo de 41 jaroj li post 19-jara estraraneco en GEJ retiriĝis el ĉiuj funkcioj de GEA por transdoni la laboron al pli junaj personoj. De 1999 li kunlaboras en la la organiza teamo de PSI.
Li estis edzo de Elisabeth Klünder (forpasinta en 2002). Ilia komuna filo Nils estas denaska esperantisto, same kiel Helmut Klünder mem.
Memore al sia edzino li fondis "Elisabeth Klünder Stiftung" (Elisabeth Klünder Fondaĵo).
Laŭ profesio, Helmut Klünder estas matematikisto kaj informadikisto. Post la studado ĉe la universtitato en Münster li laboris tie en interdisciplina esplorinstituto ĝis 1982 kaj tiam dungiĝis kiel ĉefprogramisto en diversaj entreprenoj.