Havro
El Vikipedio
Havro, france Le Havre [le avr], estas unu el la ĉefaj francaj komerchavenoj. Ĝi kuŝas surborde de Seine-rivera elfluejo. Ĝia nomo signifis origine "Le Hâvre de Grâce" (la Dikompata ŝirmejo). Fondis ĝin en jaro 1517 reĝo Francisko la 1-a de Francio, cele anstataŭigi Honfleur-on kaj Harfleur-on.
La urbo estis tute detruita fine de la dua mondmilito kaj rekonstruita tute laŭ la moderna stilo (iom sobrega) de la jaroj 1950. Ĝi ankaŭ posedas katedralon laŭ tiu stilo.
Ĝi estas urbo kie Emile Gasse loĝis.
[redaktu] Naskitoj de la urbo
- Georges de Scudéry (1601-1667),
- Madeleine de Scudéry (1607-1701),
- Arthur Honegger (1892-1955), komponisto
- Jean Dubuffet (1901-1985), artisto
- Raymond Queneau (1903-1976), poeto kaj encyklopediisto.
- René COTY (1882-1962), Prezidento de la franca respubliko (1954-1959)
- Raoul Dufy (pentristo)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo (france)
Businesses and craftsmen (france)