Gulo
El Vikipedio
Zoologio - Musteledoj > Gulo < Felo
?Gulo Konserva statuso: Vundebla |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Gulo gulo (Linnaeus, 1758) |
La gulo (Gulo gulo) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de musteledoj troviĝas en la Granda Ŝing'an-montaro de nordorienta Ĉinio, Siberio, norda Eŭropo kaj norda Ameriko. Ĝi estas la plej dika kaj plej fortika el la musteledoj. Ĝi aspektas kiei la urso, kun densaj kaj longaj haroj nigraj kaj brunaj. Ĝi longas 65-87 centimetrojn, altas 35-43 centimetrojn kaj pezas 14-27 kilogramojn.
La guloj vivas en tundroj kaj pinglofoliaj arbaroj. Ili ŝatas vivi solaj, ĉiu havas sian sferon, sed la sfero okupata de virgulo estas pli granda, kelkiam ĝi estas okupata kune de unu virgulo kaj du-tri gulinoj. Ĝi aktivadas ĉefe surtere, sed lertas en arbogrimpado. Iafoje ĝi kaŝas sin sur branĉoi aŭ sur krutaĵo por atendi alvenon de bestetoj. La gulo estas ne nur ludema sed ankaŭ tre sagaca, ĝi kapablas rapide distingi, kiu besto estas kruela kaj kiu estas milda. Iafoje, ĝi povas forŝteli malgrandan beston kaptitan de ĉasisto. En vintraj tagoj estas pli facile por ĝi kapti malgrandajn bestojn, kiuj kuras malpli rapide ol ĝi en neĝo. Ĝi kovras la restintan viandon per grundo aŭ neĝo, aŭ ĝin konservas sur branĉoj. Guloj ŝatas manĝi putrintan karnon, ankaŭ birdovon en la komenco de somero, larvojn de vespo en la fino de somero kaj berojn en aŭtunaj tagoj. La gulino naskas ĝenerale inter februaro kaj majo, ĉiufoje du aŭ tri idojn, kaj iam eĉ 4-5. La gulino mamnutras siajn idojn 8-10 semajnojn, kunvivas kun ili ĉ. du jarojn kaj poste forpelas ilin. La bredata gulo povas vivi 16 jarojn.