Giacomo Leopardi
El Vikipedio
Literaturo > Itallingva literaturo > Giacomo LEOPARDI < Itala lingvo
Giacomo LEOPARDI, 1798- 1838, estas grava itala poeto. Li estas rigardata kaj instruata al la italaj lernejanoj kiel unu el la grandaj klasikuloj de itala literaturo. Sed estas apenaŭ konata eksterlande.
Giacomo LEOPARDI (ĝAkomo leopArdi) naskiĝis en 1798 en Recanati (urbeto en la teritorio de Ancona) el nobela familio, kiu, pro monaj malfacilaĵoj, devigis lin vivi en la malgranda urbeto for de la influoj de la eŭropa kulturo. Lia patro, erudicia rakciulo, kaj du pastroj instruis lin ĝis la deka jaro. Poste li, sola, utiligante la riĉan patran bibliotekon, daŭre studegis dum sep jaroj kun domaĝo al sia sanstato: li lernis la klasikajn, hebrean kaj modernajn lingvojn kaj verkis eseojn kaj versojn eĉ greklingve. Li revis gloron, kiun la solecaj studoj instigis en li. Sed la angoro pro lia sanstato kondukis lin en spiritan krizon: li forlasis la erudiciajn studojn, legis verkojn de modernaj aŭtoroj, korespondis kun italaj verkistoj por rompi sian izolitecon. Li fariĝis pesimisto, forlasis la katolikajn konvinkojn por la materialismaj. Dudekjaraĝa li klopodis fuĝi el Recanati sen sukceso; tamen, diversaj famaj liaj idiliaj poemoj estas tiutempaj. Nur post kelkaj jaroj la patro konsentis al li iri al Romo ĉe patrinaj onkloj; sed estis tro malfrue por lia korpa kaj spirita stato. Liaj "Moralaj verketoj" estas tiutempaj.
Dum kelkaj jaroj li laboris por milana eldonisto kaj estis en Bologna kaj Florenco, kie li vizitadis la katolikajn liberalajn rondojn, kaj en Pisa, kie li reprenis la poezian verkadon. Tridekjara, pro monaj malfacilaĵoj, li revenis al Recanati, kie li verkis siajn plej belajn idiliojn. Helpite de amikoj, li povis foriri el Recanati kaj veni al Florenco, kie li vizitadis la liberalajn rondojn kaj prizorgis la eldonon de la "Kantoj". Tie li suferis pro arda pasia amo al virino: tiu pasio finiĝis per akra lia seniluziiĝo. La lastajn jarojn li trapasis en Napolo, kie lin gastigis geamikoj: tie li mortis pro koratako en 1837.
Lia neskuebla, sed konscia, pesimismo pri la vivo, eĉ tuta nihilismo, la duonpatrina naturo, en liaj verkoj transformiĝas en mesaĝon de homa solidareco. Kalocsay, pri li, diris, ke liaj poemoj "signife influis la pluan evoluon de la tuta itala kaj tutmonda poezio".
tipika citaĵo el li:
- Ĉio estas neniaĵo en mondo, ĝis mia malespero mem.