Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Geronimo - Vikipedio

Geronimo

El Vikipedio

Geronimo (indiana nomo Goyathlay "Oscedanto") (n. 16-a de junio 1829. en No-Doyohn Canyon, Meksiko – m. 17-a de februaro 1909, Fort Sill, Oklahomo, Usono), estis estro de la ĉirikavaj apaĉoj (sed li mem estis bedonkohe-apaĉo); li direktis defendon de sia patrolando kontraŭ la usonaj soldataj fortoj.

Li estis akceptita en 1846 al la konsilio de la batalantoj kaj partoprenis en bataliroj en Sonora kaj Chihuahua de Meksiko. La meksikianoj murdis en 1858 lian patrinon, edzinon, infanojn. Li volis venĝon kaj dum tio, li montris elstaran kapablon pri kuraĝo, lerteco, obstineco, tiel li baldaŭ iĝis gvidanto de grupo da batalantoj.

En 1874, registaro de Usono perforte translokigis 4000 apaĉojn el siaj hejmoj al rezervejo apud San Carlos, neproduktema areo. Ili ne havis rajtojn, sufiĉan nutraĵon kaj volis hejmeniri. Ili turnis sin al Geronimo kaj aliaj, komencis prirabi, detrui.

Komence de la 1870-aj jaroj, subkolonelo George F. Crook sukcese kvietigis la aron, sed liaj posteuloj ne agadis same, kio estigis batalojn inter blankuloj kaj indianoj.

Oni reaktivigis en 1882 la subkolonelon Crook por gvidi militiron kontraŭ la indianoj. Geronimo kapitulacis en januaro de 1884, sed en majo de 1885 eskapis el la rezervejo de San Carlos. Crook denove ekis militiron kaj Geronimo kapitulacis denove la 27-an de marto 1886, proksime al Cañón de Los Embudos. Proksime al la limo, Geronimo – timante mortigon en Usono – eskapis kun grupo. Pro tio brigada generalo Nelson A. Miles forigis Crook-on el la pozicio, la 2-an de aprilo.

Dum la lasta militriro, oni uzis ĉ. 5000 blankulajn soldatojn kaj 500 indianojn por kapti Geronimo-n. Kvin monatojn poste (post 2600 km) oni trovis bivakejon de Geronimo inter montoj de Sonora. Miles traktis kun Geronimo pri kapitulaco, promesante eblon pri reiro al Arizono. Oni ne tenis la promesojn kaj Geronimo kaj kunuloj devis trudlabori. Li revidis sian familion nur en majo de 1887.

Oni translokigis lin al fortikaĵo Fort Sill (Oklahoma) en 1894, kie li provis kultivi agron kaj eĉ aniĝis al la Nederlanda Reformata Eklezio. La eklezio ekskludis lin, ĉar li ne povis elteni tentojn de la hazardludoj. Li neniam plu revidis Arizonon, sed per aparta permeso de la Militara Ministerio, li rajtis vendis siajn fotojn kaj memfaritajn aĵojn en ekspozicioj.

Antaŭ sia morto, li diktis al S. S. sian biografion (Geronimo: His Own Story)

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com