Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Geko - Vikipedio

Geko

El Vikipedio

Zoologio > reptilioj > skvamaj reptilioj > lacertuloj > Geckonidae >

Geko
Pligrandigu
Geko

Geko estas speco de lacerto el la familio Geckonidae, kiu troviĝas en varmaj klimatoj tramonde. Ili estas unikaj el la lacertoj voĉe, ĉar nur ili kapablas fari sonon klakantan, kiam ili interreagas socie kun aliaj gekoj. Gekoj nenormalas alie: multaj specoj havas specialajn adherajn fingrojn, per kiuj ili povas iri sur vertikalaj muroj kaj fenestroj. Ili havas fingrofine krom ungoj specialajn adherajn disketojn. La palpebroj estas kunkreskintaj kaj fariĝis travideblaj. Varmoŝatantaj, noktaj bestoj.

Oni povas teni multajn specojn de gekoj kiel dorlotbestojn. Ili manĝas diversajn specojn de insektoj.

mura geko (Tarentola mauritanica) vivas ĉe la Mediteranea Maro, 12-18 cm.

Oni konas preskaŭ 1050 speciojn de gekoj, kiuj apartenas al 5 subfamilioj:

specioj de tri subfamiloj ne havas moveblajn palpebrojn

  • Gekkoninae
  • Teratoscincinae
  • Diplodactylinae

specioj de 2 subfamilioj havas moveblajn palpebrojn

  • Aleuroscalabotinae
  • Eublepharinae

Alia grupigo estas, ke parto de bestoj estas nokte nutriĝanta, ili havas vertikalan striforman pupilon . La dumtagaj gekoj havas cirkloforman pupilon.

[redaktu] geko en Ĉinio

La geko (Gekko gecko) el la ordo de skvamuloj kaj familio de gekedoj troveblas en Fuĝjan, Gŭangdong, Gŭangŝji, Junnan provincoj de Ĉinio, kaj vidiĝas ankaŭ en Tajvano, Hindio, la Hindoĉina Duoninsulo kaj Indonezio. Ĝi kun longeco de ĉ. 34 Fm. havas grizan dorson punktitan de karnlezinaj kaj blugrizaj makuloj, grizblankan abdomenon, malhelgrizan voston kun ringaj strioj kaj haŭtvalvojn sub la piedfingroj. La gekoj vivas en rokfendoj aŭ arbotruoj, kaj ankaŭ en kaj ĉirkaŭ loĝejoj de homoj. Ili agas plej pfte en vespero kaj nokto, kaj iafoje sunumas sin sur rokoj aŭ muroj. Ĝi nutras sin ĉefe per insektoj kaj ankaŭ malgrandaj vertebruloj, kiaj musoj, lacertoj kaj birdoj. Dum ĉasado, ĝi ĉiam nerimarkeble proksimiĝas al la celajo kaj subite buŝe kaptas ĝin je ĝia meza korpoparto. Poste, ĝi skuas la kaptiton kontraŭ muron, tenante ĝin en la buŝo. La skuado estas tre forta, ke ĝi povas forskui la kapon de muso. La geko estas kuraĝa kaj malcedema. Se ĝi trovas ĉasaĵon, ĝi neniel lasas ĝin eskapi. La loĝantoj en la sudorienta Azio, kie estas hejmo de gekoj, rigardas ĝin kiel bonan aŭguron, neglektante ke ĝi estas venena kaj rabema. Ĝi ofte krias, precipe la virgeko. Ĝi aktivadas unuope aŭ pare, malofte triope aŭ kvarope. Ĝi kuŝas en profunda truo en frosta vetero kaj en malprofunda truo, kiam varmiĝas. Ĉiujare, en marto kaj aprilo la gegekoj sekskuniĝas. En junio kaj julio la gekino demetas ovojn. Bredataj gekoj krias tage kaj nokte, precipe ĉ. la deka nokte. Ili faras sekskuniĝon kaj demetas ovojn en nokto. Kutime ili ellasas po du ovojn.


ĉina giganta salamandro


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.pm-magazin.de/de/wissensnews/wn_id877.htm
•  http://www.heise.de/tp/r4/artikel/19/19152/1.html
•  http://images.zacharoo.com/animals/gecko/gecko.html
•  http://noorderlicht.vpro.nl/wetenschap/index.shtml?3626936+4257491+12277531


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com