Divali
El Vikipedio
Divali (kutime literumata "Diwali" en la angla kaj do [diŭali] en Esperanto) estas unu el la plej gravaj festoj de Barato.
La nomo estas mallongigo de Dipavali -- "Lampvico" en la sanskrita. La festo okazas je la lasta tago de la nordbarata hindua kalendaro Vikrama, kutime en Oktobro aŭ Novembro. (Sudbarataj hinduoj havas alian kalendaron, la Ŝalivahana-n, laŭ kiu la nova jaro estas en Marto aŭ Aprilo.)
Oni metas vicojn da lampoj sur la fenestraj bretoj kaj sur la dommuroj pro diversaj kialoj:
- memore al la enloĝantoj de la urbo Ajodhja, kiuj metis lampojn por montri la vojon al la dio Ramo, kiu revenis post la mortigo de la demono Ravano
- memore al la mortigo de la demono Narakasura de la dio Kriŝno
- kaj trie -- tute malsimile al la antaŭaj du kiuj temas pri la detruo de la Malbono -- por montri la vojon al la diino de riĉeco Lakŝmi, por ke ŝi facile eniru la hejmon
Ankaŭ festas la tagon la ĝainoj kaj la sikhoj. Mahaviro, la fondinto de Ĝainismo, atingis nirvanon en tiu tago. En la tago Divali en 1577, oni metis en la urbo Amritsar la fondŝtonon de la Ora Templo -- la plej santka templo de la sikhoj. Kaj en tiu tago en 1619 estis liberigita de malliberejo la sesa guruo de la sikhoj Hargobind Singh [sing].
Krom la lampoj, Divali estas markita per interŝanĝo de dolĉaĵoj kaj la eksplodigo de fajraĵoj. Oni ankaŭ komencas novajn komercajn entreprenojn en tiu tago. (en la artikolo pri la barata kuirarto vidu Divali pladon)