Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ĝajnismo - Vikipedio

Ĝajnismo

El Vikipedio

Giganta statuo de la Ĝajna sanktulo Gomatesvara, en Karnatako, suda Barato
Pligrandigu
Giganta statuo de la Ĝajna sanktulo Gomatesvara, en Karnatako, suda Barato

(La PIVa formo "ĝainismo" estas franceca; la hinda radiko jain estas diftonga, ne dusilaba.)

Ĝajnismo estas hinda religio, iom pli frua ol la budhismo; tiuj du religioj estas la solaj plu vivantaj el la multaj fruhistoriaj skoloj de la ŝramanismo, kiuj oponis la brahmanismon, kiu siavice poste evoluiĝis al la hinduismo. Tiu tamen estis dumtempe influita de la ĝajnismo, precipe pri la ideo de "ne-perforto" (ahimso); kiel ekzemple tia praktita de Mahatma Gandhi.

Enhavo

[redaktu] La Origino de Ĝajnismo

Kiel la fondinto de la ĝajnismo estas kutime rigardata Mahavira ("granda viro", sanskrite kaj prakrite Mahâvîra). Neniu certas precize kiam li vivis, sed la tradiciaj jaroj estas de -599 ĝis -517) -- pli aĝa samtempano de la Budho Gotama. Mahavira estas el la regiono Biharo, kaj li (same kiel Budho) atingis sian allumiĝon sidante sub arbo. Laŭ la ĝajnismo, Mahavira estas la tirthankara de nia epoko, la 24-a. Tirthankara estas la ĝajnisma koncepto plej proksima al la budhisma budho; la vorto "ĝajnismo" venas el la hinda vorto jaina, sekvanto de jîna, = la venkinto, kiu estas koncepto paralela al la budhisma arahanto.

Kelkaj religihistoriistoj opinias, ke ankaŭ antaŭa tirthankara (la 23-a do), Parŝva, eble vivis dum historia tempo, verŝajne en la 9-a jarcento a.K., kaj kolektis kaj kompilis tekstojn kaj tradiciojn pli antikvajn. Se vere, la ĝajnismo estus kelkajn jarcentojn pli aĝa ol la budhismo.

En la budhisma palilingva kanono - Tripitako - Mahavira aperas kiel konkurencanto sub la nomo Nigantha Nâthaputta, kaj estas tie forte kritikita.

[redaktu] Kredoj de Ĝajnismo

La ĝajnisma simbolo konsistas el svastiko kaj mano.

Pro alispeca karmo-doktrino, la ĝajnismo estas pli ekstrema ol la budhismo pri ne-perforto, kaj provas eviti perfortaĵojn ne nur intencajn sed ankaŭ ne-intencajn. La ĝajnismaj monaĥoj, male al la budhismaj, vivas ege asketisme kaj entuziasme suferigas sin mem. Anoj estas ofte vegetaraj. Kelkaj monaĥoj vestas maskon por ne enspiri insektojn kaj balaas antaŭ sia vojo. En ekstremaj kazoj, monaĥoj suicidas per nemanĝado.

Same kiel la budhismo, la ĝajnismo ekde la komenco evitis la uzon de la lingvo de la kleruloj, sanskrito; ĝia kanono estas verkita en unu el la prakritoj.

Laŭ la ĝajnisma kosmologio, la universo ne estas kreita; ĝi ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos, sed ĉiam ŝanĝiĝadas. Pro tio ne estas en ĝi iu Dio, tial oni nomas ĝi ateista, sed tute malsimilas al ordinaraj ateismo, ĉar ĝi ja kredas je senmorteco de animo, reenkorpoiĝo, ktp, iom simile al ia novplatonismo. Male al la ŝivaismanoj, kaj la budhismo, laŭ kiuj la mondo kaj la individuaj animoj estas nur iluzioj, la ĝajnismanoj kredas je la realeco de la substancoj, la materio, kaj, tute malsimila, la spirito. La unua kruda kaj neagiva, la alia ĝiva t.e. animeca, el kiu konsistas la animoj (atman) de tiuj de la plantoj ĝis la plej perfektaj. tiuj animoj estas nedetrueblaj, individuaj, eternaj. Ĉiaj la formoj detrueblaj kaj malaperontaj plenumiĝadas per eterna nerezistebla forto, kiu estas la rezulto de la antaŭaj agoj de ĉiu estaĵo (Karmo). La animoj vestitaj de supraĵa ŝelo lente evoluas; Per siaj meritoj (Dharmo) (komparu : en kristianismo Sankta Spirito, en antikva Egipto la koncepto de Maat) ili maldikigas iom post iom tiun ŝelon, kaj pograde altiĝas de vegetalo al besteco, poste al la homeco, fina ia dia stato. Senbalasititaj el ĉia materio pere de meditado kaj acketismo (komparu kun la gnostikismo), la animoj iĝas la siddha-ojn kiuj, senlime multaj, interpenetriĝas (ne estas proprasenca Dio, ni memoru), kaj ekposedas la feliĉegon de Nirvano aŭ Mokŝa (=liberiĝo) en ia etera ejo.

Ĉirkaŭ ducent jarojn post Mahavira, la ĝajnismo splitiĝis en du skolojn: la pli liberala svetambara, "blanke vestitaj", kies monaĥoj vestis sin blanke kaj kiu akceptas ankaŭ monaĥinojn, kaj la pli konservema digambara, "ĉiele vestitaj", kie la monaĥoj konservis la kutimo de la praa ĝajnismo esti nudaj kaj kiu havas monaĥojn nur virajn.

La antikvaj helenaj filizofoj ekhavis konon pri ili, okaze de la konker-vajaĝoj de Aleksandro la Granda, ili estis de tiuj nomitaj la "Gymnosophistes" (=la nudaj saĝoj).

Kiel en Albigensismo la devoj de la laikoj estas malpli severaj ol tiuj de la monaĥoj, tiuj lastaj praktikante ekstreman asketismon.

  • La laikoj devas respekti 5 malpermesojn (klasike moralaj) kaj cetere: ne manĝi nokte, esti modera, ne sin dediĉi al ĉia senutila agado, mediti plurfoje en la tago, fasti almenaŭ po unu fojo semajne, doni almozojn.
  • La monaĥoj devas praktiki : paciencon, humilecon, rektanimecon, verdiron, memregon, asketismon, seksan abstinecon, senposedon, obeon. Ili devas elporti 22 korpajn aŭ spiritajn malagrablaĵojn, inter ili: malsato, soifo, la insektoj, la nudeco, la insultoj, la incitiĝo pro nekompreno.

En la ĝajnismo, same kiel en la budhismo, pro la idealo de ne-perforto jam frue multaj laikoj preferis vivteni sin per komercado, kaj ne devi rekte ekspluati vivantajn estaĵojn. Tial ili specialiĝis en intelektaj, monaj kaj komercaj profesioj, kio donis al ili, malgraŭ ilia malgranda nombro, grandan influon en la hinduja socio, kaj ofte riĉecon, iom simile al la judoj, sed ne pro elekstera persekuto sed deinterna moralaj malpermesoj. Ankoraŭ hodiaŭ, la ĝajnismanoj estas statistike superreprezentataj en la komerca vivo de Barato.
Pro ilia klero-tradicio kaj zorgemo, la plej fidindaj dokumentoj pri antikva historio de hindio estas ĝajnismaj, ankaŭ ĝajnismaj la plej malnovaj ĝis nun konservitaj hindaj manskribaĵoj.

[redaktu] La Ĝajna Universala Preĝo

Jen la baza preĝo, kiu la ĝajnismano diras ĉiutage. Ĉiujn bonajn laboron kaj eventon oni benu per ĉi tiu preĝado saluta.

Namo Arihantanam: Mi riverencas al la allumiĝintaj estaĵoj.
Namo Siddhanam: Mi riverencas al la liberiĝintaj animoj.
Namo Ayariyanam: Mi riverencas al la religiaj gvidantoj.
Namo Uvajjayanam: Mi riverencas al la religiaj instruistoj.
Namo Loe Savva Sahunam: Mi riverencas al ĉiuj asketoj en la mondo.

Eso Panch Namukkaro: Tiuj kvin riverencoj
Savva Pava Panasano: Povas detrui ĉiujn pekojn.
Mangalancha Savvesin: Inter la sanktaj ripetaĵoj
Padhamam Havai Mangalam: Ĉi tio estas la supera.

[redaktu] Influado kaj Disvastiĝado de Ĝajnismo

Ĝajnismo jam estis antikvaj religio kaj kulturo en Biharo dum la tempo de Budho kaj Mahavira. Pro tio la ĝajnisma filozofio forte influis la budhisman. Ĝajnismo kaj Hinduismo ankaŭ influis unu la alian dum la miljarojn.

Ĉar ĝajna moralo devigas, ke ĝajnismanoj ne ligiĝu al siaj materiaj posedaĵoj, ili multe elspezis mecenate. Riĉaj ĝajnismanoj pasintece konstruigis multegajn templojn ege belajn kaj multekostajn. Sur la monto de Palitano en Guĝarato konstruiĝis templo, kiu povas enhavi 870 da homoj, kaj ĉe la landlimo inter Guĝarato kaj Raĝasthano sur Monto Abu, kie la temploj estas el blanka marmoro, la marmoro-skulptistoj estis pagataj laŭ la kvanto de marmora pulvoro forigita, do ili faris plej ellaboritajn kaj detalo-riĉajn skulptaĵojn! Nunepoke la riĉaj ĝajnismaj mecenatoj prefere fondas malsanulejojn, por la homoj, kaj ankaŭ por la bestoj.

Historie, la religio ĝajnismo troviĝis ĉie tra suda Azio -- en Afganio, Birmo, Nepalo, Bangladeŝo, Sri-Lanko, ktp. Sed ju pli islamo, hinduismo, ktp kreskas en tiuj landoj, des pli ĝajnismo malkreskas, kaj hodiaŭ ĝajnismo estas tre malgranda religio ekster Barato.

La ĝajnismaj komercistoj, male al la budhismaj, ĉefe entreprenis ene de Barato. Dum la budhismo iom post iom disvastiĝis ekster Barato, kaj dum mil jaroj preskaŭ ne troveblis en la lando de sia origino, la ĝajnismo restis religio hinda, kun anoj plejparte en Barato kaj en la hinda diasporo. Tamen, ĉu influo, ĉu paralela evoluo, multaj el iliaj ideoj kaj praktikoj troviĝas en aliaj mistikaj skoloj de la Mezoriento kaj Mediteraneo.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com