Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Dista sondado - Vikipedio

Dista sondado

El Vikipedio

En la moderna kosmoesploro, dista sondado estas definita kiel scienco – iomete ankaŭ la arto – atingi informojn pri la surfaco de la tero aŭ alia astro, sen fakte kontakti kun ĝi. Tio estas farita perceptante kaj registrante reflektitan aŭ elŝajnitan energion kaj per transformi, analizi kaj uzi la gajnitajn informojn. Ofte ĉi tiu procezo inkluzivas interagadojn inter enfalanta radiado kaj la celoobjektoj. Ekzemplita estas tiu per bildigaj procedoj uzante iujn el la sekvantaj sep elementoj. Tamen rimarku, ke fora perceptado ankaŭ inkludas la percepton de elradiita radiado kaj la uzadon de ne-bildigaj sensoroj. Ĝenerale, oni povas fari ĉi tiun procezon tiel:

  1. Generado de energio aŭ iluminado: la unua antaŭkondiĉo por fora perceptado estas havi fonton de energio, kiu iluminas la celoobjekton aŭ provizas elektromagnetan energion al ĝi.
  2. Radiado kaj la atmosfero: kiam energio progresas ekde sia fonto al la celo, ĝi kontaktiĝas kaj interagas kun la trapasata atmosfero. Ĉi tiu interagado povas okazi duatempe(?) dum la energiprogreso de la celo al la sensoro.(?)
  3. Interagado kun la celo: post kiam la energio trapasas la atmosferon, ĝi interagas kun la celo depende de la kvalitoj de kaj la celo kaj la radiado.
  4. Registrado de energio per la sensoro: post kiam la energio estas disfraktiĝinta per aŭ emisiinta el la celo, oni bezonas sensoron (foran – sen kontakto kun la celo) por kolekti kaj stori la elektromagnetajn ondojn.
  5. Transmisio, ricevo kaj procesado: la sensore storita energio estas transsendenda, ofte en elektrona fasono, al riceva kaj procesada stacio, kie la dataoj estas transformitaj en bildojn (daŭra kopio kaj/aŭ diĝita).
  6. Interpretado kaj analizo: la procezitaj bildoj estas interpretitaj okule kaj/aŭ diĝite aŭ elektrone, por ekstrakti informojn pri la iluminita celo.
  7. Aplikado: la fina elemento de fora perceptado estas atingita, se oni aplikas la informojn, kiujn oni povis gajni per la bildaro pri la celo, por pli bone kompreni ĝin, malkovri ion ajn novan aŭ asisti en la solvado de certaj problemoj.

Tiuj sep elementoj reprezentas la foran perceptadan procedon de la komenco al la fino.

Enhavo

[redaktu] Geometriaj efektoj.

Hazardaj kaj ne-hazardaj eraroj okazas dum la atingado de radiaj dataoj. Eraroj eble estas atribuitaj al kaŭzoj kiel la suna angulo, la angulo de la sensoro, la alteco de la sensoro, la padlongeco kaj la dekliveca malkorektaĵo de la tera rotacio. Malfunkciaĵoj en la sensoro dum la datakolektado kaj la movado de la platformo estas ceteraj originoj de eraroj. La kliniteco, la volveco kaj la flankeco de la platformo (laŭ angle pitch?, roll?, yaw?) povas krei erarojn de kelkaj miloj da metroj, depende de la alteco kaj la resolveco(?) (ĉu "akurateco"?) de la sensoro. Geometriaj korektadoj plejofte estas faritaj per rezempli(?) bildon. Tio estas procedo kiu movas kaj rekalkulas la dataojn. La plej ordinaraj metodoj inkluzivas la utiligon de surfacaj kontrolpunktoj, la aplikadon de matematika modelo aŭ rezempli laŭ la plej proksima najbara(?) aŭ la kubokonvolvaĵo-metodo(?).

[redaktu] Korekto de empirikaj modeloj.

Mezuritaj aŭ empirikaj dataoj kolektitaj sur la surfaco, kiam la sensoro superpasas, permesas komparadon inter surfacaj kaj sensoraj reflekteco-mezuradoj. Karakterizaj datakolektadoj inkluzivas spektrajn mezuradojn de selektitaj objektoj interne de la sceno aŭ la teston de la atmosferaj ecoj dum la sensoruzado. Poste, la empirikaj dataoj estas komparitaj kun la bilddataoj por interpoli adekvatajn korektojn. Empirikaj korektoj havas kelkajn limigojn, inkluzive de kostoj, disponebleco de spektraj mezuriloj, videbleco de celoregio kaj ampleksa preparado. Estas kritika, ke la kampa spektrodatakolektado okazu samtage kaj sammomente kun la superpasado de la satelito kiu kolektas radiadajn datojn. Tio postulas la konon de la pado de la satelito kaj ĝia revizita tabelo. Koncerne arkivitaj dataoj, kolekti kampajn mezuraĵojn estas ekskluzivita.(?) Tiakaze, matematika modelo aŭ meteologiaj arkivoj devas kompletigi la korekton.

[redaktu] Matematikaj modelkorektoj.

Alternative, matematikaj korektoj dependas de la estimataj atmosferaj parametroj por la sceno. Tiuj inkluzivas videblecon, humidecon kaj la procenteco kaj tipo de iu ajn substanco en la atmosfero. Datavaloroj estas uzitaj por difini la atmosferparametrojn. Poste, tiun tipon de modelo eblas kompletigi helpe de programoj, kiel 6S, MODTRAN kaj ATREM (vidu http://atol.ucsd.edu/pflatau/rtelib/ por listo kaj klarigo de korektaĵmodelprogramoj).

[redaktu] Interagadoj de energio kun la tera surfaco.

La Elektromagneta energio kiu atingas la celon estas absorbita, transmitita kaj reflektita. La proporcioj dependas de la kompozicio kaj la teksturo de la cela surfaco. Multe da fora perceptado koncernas reflektitan energion.

  • Absorbado okazas, kiam radiado penetras iun surfacon, kaj estas enkorpigita kun la molekula strukturo de la objekto. Ĉiuj objektoj absorbas incidantan lumantan radiadan energion, sed diferencforte. Absorbita energio povas esti ŝajnigita reen al la atmosfero. Emisiita radiado estas utiligita por varmeco-studadoj. ==> atmosfera absorbo kaj difuzo
  • Transmisio okazas, se radiado trapasas materialon kaj forlasas la objekton kontraŭflanke. Transmisio havas bagatelan parton en la interagado de energio kun la celo. Tio estas kaŭzita per la tendenco de radiado esti absorbita antaŭ ol kompleta transmisio. La transmisio estas funkcio de la atributoj de la objekto.
  • Reflektado okazas, kiam radiado ne estas absorbita nek transmisiita. La reflektita energio dependas de la atributoj de la objekto kaj la surfaca malglateco kompare kun la ondlongeco de la incida radiado. Diferencoj inter surfacaj atributoj permesas foringi(?) (ĉu "distingi"?) diferencajn objektojn.

[redaktu] Historio

Fora perceptado devenas de militara rekognoskado. Ofte estas provita observi movojn de batalantoj el alta vidpunkto kiel monto aŭ turo. Ekde la komenco de la aviado, ŝanĝiĝis la perspektivo en vidpunkton de supere. Por tio ĉekomence ankoraŭ servis balonoj kaj homaj observantoj kun skizbloko, poste aeroplanoj kun aerbildkameraoj. La aerbildoj relative ofte restis interpretendaj, la rezulto ja ofte dependis de la observanto. Nuntempe, kun satelitplatformoj kaj diversaj bildigiloj kaj spektrometroj, la dataojn oni povas procezi per komputiloj.

[redaktu] Ekzemplaj utiloj

  • geodezio kaj kartografio
  • landuzo
    • urbanizado (vastigado de urboj)
    • agrikulturaj areoj (inspektado de subvenciitaj nekultivitaj areoj)
    • arbaruzo (faligado de praarbaro)
  • katastrofa gardo
    • incendio de arbaro (amplekso de damaĝo)
    • vulkanoj (prognozo kaj kontrolo)
    • tertremoj (altecŝanĝoj)
    • naturpolucio (enkonduko de oleo en la oceanoj)
  • arkeologio
  • veterprognozo
  • klimatobservado
  • ktp.

[redaktu] forperceptaj satelitoj

  • kvazaŭŝtataj
  • komercaj
    • IKONOS (Space Imaging Inc., Usono)
    • Quickbird (rapida birdo)
    • Orbview (globa vido)

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com