Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Dinastio Shang - Vikipedio

Dinastio Shang

El Vikipedio

Ĉi tiu artikolo estas parto de
la Historio de Ĉinio

Pre-Xia

Dinastio Xia

Dinastio Shang

Dinastio Zhou

Dinastio Qin

Dinastio Han

Tri Reĝlandoj

Dinastio Jin

Nord kaj Sud

Dinastio Sui

Dinastio Tang

5 Dinastioj

Dinastio Song

Dinastio Liao

Dinastio Jin

Dinastio Yuan

Dinastio Ming

Dinastio Qing

Respubliko de Ĉinio


Shang Dinastio (商朝) aŭ Yin Dinastio (殷代) (1600 BC - 1046 BC) sekvis Dinastio Xia kaj antaŭiris Dinastio Zhou en Ĉinio.

Laǔ la ĉina akademia rondo, Xia-dinastio estas la plej frua dinastio de antikva Ĉinio, sed ĉiuj historiaj materialoj de la dinastio Xia senescepte venis el la rememoraj notoj de posteuloj kaj ĝis nun ĝi ankoraǔ ne estas nenegebla konfirmo de arkeologia elfosado. Do, la dinastio Shang fariĝis la plej frua dinastio, konfirmita la unua laǔ la arkeologiaj materialoj. Dinastio Shang fondiĝis proksimume en la 16-a jarcento kaj pereis en la 11-a jarcento antaǔ la Kristo, kies regperiodo daǔris ĉirkaǔ 600 jarojn.

En la komenca periodo Shang-dinastio multfoje translokigis sian ĉefurbon kaj lastfoje al Yin, proksime al la nuna urbo Anyang en la provinco Henan. Arkeologio pruvis, ke en la frua periodo de Shang, la ĉina civilizacio disvolviĝis ĝis relative alta nivelo. La ĉefaj trajtoj estas surskribaĵo sur la testudaj ŝeloj kaj bronza kulturo. La eltrovo de la surskribaĵo sur la testudaj ŝeloj estis ege hazarda. En la komenco de la 20-a jarcento, kamparanoj de Xiaotun-vilaĝo, nordokcidente de la urbo Anyang en la provinco Henan, vendis hazarde kolektitajn testudŝelojn kaj bestostojn kiel ĉinajn drogojn kaj iuj fakuloj distingis la skribaĵojn en klasika stilo kaj plenforte faris enketadon kaj esploradon. Post nelonga tempo, paleografoj konkludis, ke la surskribaĵoj sur la testudaj ŝeloj kaj bestostoj ja estas ideogramoj de la dinastio Shang, kaj sekve konfirmis, ke la Xiaotun-vilaĝo estis urboruino de la dinastio Shang –Yin-ruino, notita en la antikvaj libroj. La eltrovo kaj elfosado de Yin-ruino estis la plej grava arkeologia eltrovo de Ĉinio en la 20-a jarcento. Post la unua elfosado en 1928, oni tie elterigis grandan nombron da valoraj historiaj objektoj, inkluzive de bronzaĵoj kaj surskribaĵoj sur la testudaj ŝeloj. Surskribaĵoj sur la testudaj ŝeloj kaj bestostoj estas antikvaj ideogramoj de Ĉinio. En la dinastio Shang, antaǔ ol fari ĉiun ajn aferon, la nobeloj senescepte faris sortodivenon kaj la testudŝeloj estis iloj por la divenado. Antaǔ uzado, oni faris prilaboradon al testudŝeloj: Unue forigi la internan sangon en la ŝeloj kaj ostoj kaj sekve poluri ilin; fine oni boris kaj ĉizis laǔorde kavojn kaj breĉetojn en la interna flanko de la ŝeloj aǔ dorsflanko de bestostoj. Ĝenerale la sortodivenistoj gravuris sur la ŝeloj siajn nomon, divendaton kaj demandojn kaj sekve fajre bakis la kavojn kaj breĉetojn. Se la kavoj kaj breĉetoj sur la ŝeloj fendiĝus post fajra varmigo, do tio signifas bonaǔguron. Post analizo al la fendetoj, la sortodivenistoj gravuris la rezulton sur la testudŝeloj, ĉu la diveno estas ĝusta aǔ ne. Poste tiuj ŝeloj kun divena rezulto estis konservata en la tiama kortega arkivo.

Ĝis nun oni elfosis en Yin-ruino pli ol 160 milojn da pecoj de testudŝeloj perfektaj aǔ senideogramaj. Laǔ statistiko, sur la elfosaĵoj estis sume pli ol 4 000 diversaj ideogramoj, inter kiuj 3 000 estis esploritaj kaj konfirmitaj de erudiciuloj kaj nur pli ol 1 000 unuanime parafrazitaj kaj legitaj de la fakuloj kaj la restantaj estas aǔ malfacile parafrazeblaj kaj legeblaj, aǔ pri ili ekzistas granda disputo inter la fakuloj. Malgraǔ tio, dank’ al la pli ol 1 000 unuanime parafrazitaj ideogramoj, oni jam povas ĝenerale koni la politikon, ekonomion, kulturon kaj aliajn flankojn de la dinastio Shang. La plej frua speciala libro pri studo de surskribaĵo sur testudaj ŝeloj “Konservataj testudoŝeloj en Tieyun”, verkita de Liu E’, eldoniĝis en 1913 kaj la alia ĉi-flanka grava speciala libro “Esplorado pri surskribaĵo sur la testudaj ŝeloj”, verkita de fama historiisto kaj literaturisto de Ĉinio Guo Moruo, estis eldonita en 1929. Nun en Ĉinio profesoro Qiu Xigui de la Pekina Universitato kaj profesoro Li Xueqin de la Esplorejo pri Ĉina Historio estas ĉi-flankaj aǔtoritatuloj. Same kiel la surskribaĵo sur la testudaj ŝeloj, bronzaĵoj estas la alia reprezentantaĵo de la dinastio Shang. La metalurgio kaj muldado de bronzaĵoj de la dinastio Shang atingis sufiĉe altan teknikan nivelon.

Inter la miloj da bronzaĵoj, elfositaj en la ruino Yin, la plej granda kvadrata tripieda poto, elterigita en 1939, peza je 875 kilogramoj, alta je 1,33 metro, longa je 1,1 metro kaj larĝa je 0,78 metro estas unu el la reprezentantoj en la kulmina periodo de la bronza kulturo. Arkeologia elfosado kaj scienca esplorado jam pruvas, ke en la dinastio Shang jam naskiĝis ŝtato, establiĝis privata posedsistemo kaj de tiam, la ĉina historio eniris en civilizacian epokon.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com