Deksesuma sistemo
El Vikipedio
Deksesuma, kutime mallongigita kiel heks', estas bazo-16 nombra sistemo, skribita uzante la simbolojn 0-9 kaj A-F. (Notu ke la esperanta litero Ĉ ne aperas)
La vorto "hexadecimal" uzita en aliaj lingvoj estas miksetima ĉar "hexa" devenas el la greka ses kaj "decimal" devenas el la latina dek. La origina vorto estis la plena latina "sexidecimal", tre simila al esperanto, sed estis ŝanĝita ĉar iuj personoj pensis ke ĝi estas tre seksum-signifa. La ĝusta korekta greka nomo estus hexagesimal, kiun iuj puristoj uzas.
Deksesuma sistemo estas utila en komputiloj, ĉar ĝi ebligas simple traduki el kvar bitoj al kompakta deksesuma cifero. Tiamaniere, oni povas reprezenti ĉiun bitokon kiel du sinsekvajn deksesumajn ciferojn. Jen komparo de la duuma, la dekuma kaj la deksesuma reprezentoj:
Du. Dekses. Dek. 0000 = 0 = 0 0001 = 1 = 1 0010 = 2 = 2 0011 = 3 = 3 0100 = 4 = 4 ... 1001 = 9 = 9 1010 = A = 10 1011 = B = 11 ... 1111 = F = 15
Tiamaniere, la dekuma numeralo 79, kies duuma reprezento estas 0100 1111, povas esti skribita kiel 4F en la deksesuma sistemo.
En la komputika lingvo C, oni skribas deksesumajn numerojn per prefikso "0x", ekzemple 0x4F.
Programistoj, kiuj kreas "magiajn nombrojn", foje ludas uzante la literecajn ciferojn por skribi vortojn. Ekzemple, klasdosieroj (.class
) en Java havas la markan valoron CAFEBABE en la dosierkomenco. Anglalingve, café babe signifas "kafejulino", unu el la pluraj kaf-aludoj en Java.
[redaktu] Unikodo
Deksesuma estas la sistemo uzata de unikodo por reprezenti esperantajn literojn.
Por montri unikodajn karakterojn ene de foliumilo, estas uzata la numera enta referenco &#N;
. N estas dekuma numero por Unikoda koda punkto. Se estas uzata la deksesuma sistemo, oni devas prefiksi N per x (&#xhhhh;
).
Ekzemple la deksesuma reprezento Ĉ
produktas la saman signon kiel la dekuma reprezento Ĉ
(ambaŭ por la litero Ĉ majuskla). Ĝenerale estas pli konvena kaj uzata la dekuma reprezento.
La majusklaj esperantaj literoj estas reprezentataj deksesume kaj dekume per la jenaj kodoj:
- Ĉ (deksesuma
Ĉ
kaj dekumaĈ
) - Ĝ (
Ĝ
kajĜ
) - Ĥ (
Ĥ
kajĤ
) - Ĵ (
Ĵ
kajĴ
) - Ŝ (
Ŝ
kajŜ
) - Ŭ (
Ŭ
kajŬ
)
Kaj la minusklaj:
- ĉ (
ĉ
kajĉ
) - ĝ (
ĝ
kajĝ
) - ĥ (
ĥ
kajĥ
) - ĵ (
ĵ
kajĵ
) - ŝ (
ŝ
kajŝ
) - ŭ (
ŭ
kajŭ
)