Budiko
El Vikipedio
Budiko (aŭ Boŭdiko) estas la nomo de antikva reĝino en Britio. Ŝia edzo estis la reĝo de la Ikenoj (kelta tribo), Prasutago (latine: Prasutagus); kiam li mortis, la Romia Imperiestro Nerono kaj ties filinoj heredis la regnon laŭ lia testamento, por certigi la pacon. Spite al tio, la romianoj atakis la reĝlandon. Pro tiu Budiko ekribelis kontraŭ la Romia Provincestro, Gajo Suetonio Paŭlino; ĉi-tiu venkis ŝin en 60. Ŝi detruis Kamulodunon (latine: Camuldonum, angle la nuna Colchester), Londinion (latine Londinium, nune Londono) kaj Verulamion (St Albans). Post tio, la romia armeo neniigis ŝian armeon.
Ŝi estis verŝajne venenita en 61 p. K. kaj entombigita en la nuna londona stacidomo King's Cross Station.
En Londono oni starigis memoraĵon al ŝi.
[redaktu] Budiko en la literaturo
Konata estas la poemo Boadicea de Alfred Tennyson kaj la tragedio Bonduca de John Fletcher. Krom tio ekzistas multaj historiaj romanoj kaj junularaj libroj pri ŝi. (http://www.hist-rom.de/themen/boudicca.html]).