Bohuslän
El Vikipedio
Bohuslän estas historia provinco (svede landskap) en la pleja okcidento de Svedio (Västsverige). Ĝi troviĝas en la landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Götaland. La provinco limas kun la najbaraj provincoj Dalsland kaj Västergötland, sed ankaŭ kun la golfo Skagerrak de la Norda Maro kaj kun Norvegio. La provinco havas 271 000 enloĝantojn kaj areon de 4 473 km².
Bohuslän apartenis al Norvegio ĝis la pac-kontrakto de Roskilde dum 1658. La centra urbo dumlonga estas Uddevalla, kiu havas proksimume 35 0000 enloĝantojn kaj situas meze de la provinco. La plej larĝa urba zono en la provinco tamen estas Gotenburgo, kiu situas en la pleja sudo de la provinco, grandparte en Västergötland, sed parte (la antaŭurboj sur la insulo Hisingen ankaŭ ene la limoj de Bohuslän.
La regiono konatas precipe pro imponaj rokoj, bonaj eblecoj de fiŝkaptado kaj mara banado, kaj havas proksimume 20 000 konatajn arkeologiajn lokojn.
[redaktu] Ligiloj
- oficialaj turismaj paĝoj (en la sveda, angla kaj germana)
- pri la lokaj dialektoj (paĝoj en la sveda)
- pri la religia fono de la roka arto de Bohuslän (PDF-dokumento en la germana)
Götaland: Blekinge | Bohuslän | Dalsland | Gotland | Halland | Skåne | Småland | Västergötland | Öland | Östergötland
Svealand: Dalarna | Närke | Södermanland | Uppland | Värmland | Västmanland
Norrland: Ångermanland | Gästrikland | Hälsingland | Härjedalen | Jämtland | Lappland | Medelpad | Norrbotten | Västerbotten
Ĝis 1809 ankaŭ Österland (hodiaŭ Finlando): Åland | Varsinais-Suomi | Karelio | Nyland | Satakunda | Savolax | Tavastland
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.