Benny Goodman
El Vikipedio
Benny Goodman [Beni Gudman] naskita Benjamin David Goodman je la 30-a de majo 1909 en Ĉikago,Ilinojo, mortinta je la 13-a de junio 1986 en Novjorko, estis posteulo de judoj kaj hungaroj, fama ĵaza klarnetisto, komponisto, kaj bandestro.
Li ankaŭ nomiĝas “King of Swing” (“Reĝo de Svingo”), ”Patriarch of the Clarinet” (“Patriarko de la Klarneto”) kaj “Swing's Senior Statesman” (“La Supera Ŝtatisto de Svingo”).
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Enhavo |
[redaktu] Infanaĝo kaj fruaj jaroj
GOODMAN naskiĝis en Ĉikago, Ilinojo kiel la filo de malriĉaj judaj enmigrintoj de Hungario. Ili loĝis en la najbarejo sur la strato nomita Maxwell Street. Li lernis ludi klarneton en muzikistaro kiun Hull House administris. Li fariĝis forta ludanto je juna aĝo kaj komencis profesie ludi en muzikistaroj dum li ankoraŭ estis infano.
Liaj fruaj influantoj estis ĵazaj klarnetistoj de Ĉikago, rimarkinde Johnny DODDS, Leon ROPPOLO, kaj Jimmy NOONE.
Kiam li havis 16 jarojn, GOODMAN aliĝis al unu el la plej bonaj muzikistaroj de Ĉikago, la Ben Pollack Orchestra (Orkestro de Ben POLLACK), kun kiu li faris liajn unuajn surbendigojn en 1926. Post du jaroj, li faris lian unuan gramafondiskon je sia nomo mem.
La patro de GOODMAN, David, estis laborist-klasa enmigranto. David GOODMAN mortis pro trafika hazardo iom post Benny aliĝis al la Ben Pollack Orchestra. Benny jam petegis al sia patro ke li retiriĝu ĉar li (Benny) kaj lia frato (Harry) eksukcesis kiel profesiaj muzikistoj. Laŭ artikolo de James Lincoln Collier, "Paĉjo rigardis al la okuloj de Benny kaj diris 'Benny, vi zorgu vin, mi zorgos min.'"
[redaktu] Kariero
GOODMAN foriris al Novjorko kaj fariĝis sukcesa muzikisto dum la mulfruaj 1920-aj jaroj kaj la fruaj 1930-aj jaroj. Li faris bonan reputacion kiel bona ludanto kiu estis preparinta kaj fidinda. Li ludis kun la nacie konataj muzikistaroj de Red NICHOLS, Isham JONES, kaj Ted LEWIS antaŭ ol fondante sian muzikistaron en 1932.
[redaktu] Surbendigaj Pecoj
- Elŝutigu surbendigan pecon de "And the Angels Sing" ("Kaj la anĝeloj kantas")
de Benny GOODMAN kaj Martha TILTON, legenda svinga surbendigo kiu helpis la karieron de GOODMAN dauri dum membroj de lia muzikistaro foriris.