Batalo por Vesnot'
El Vikipedio
Batalo por Vesnot' (en la angla originalo: Battle for Wesnoth) estas perturna strategia komputila ludo. Ĝi estas programita en C++, kaj uzas propran skript-lingvon WML (Wesnoth Markup Language). Ĝi estas libera programo publikigita sub Publika Permesilo de GNU. Ĝi funkcias sub AmigaOS 4, BeOS, FreeBSD, Linukso, Mac OS X, NetBSD, OpenBSD, Solaris, RISC OS, Microsoft Windows, kaj aliaj operaciumoj. Ĝi estas tradukata en proksimume 35 lingvojn.
Lingva noto: La esperantigo de la ludo estis komuna laboro de kelkaj tradukantoj, kaj ili tradukis la nomojn de la lando "Wesnoth" diversmaniere... en la versio 1.0 de la ludo oni povas trovi esprimojn "Wesnoth", "Vesnot", "Ŭesnot", ktp...
[redaktu] Priskribo
La Batalo por Vesnot' situiĝas en fantasta medio. Ludantoj povas kreski grandajn armeojn de diversaj batalantoj de rasoj kiel ekzemple elfoj, nanoj, ktp. Ĝi estas perturna strategia ludo sur la sesangula tereno. La ludo enhavas kampanjojn por unu ludanto, kaj ebligas plurludantan bataladon ĉe la sama komputilo, ĉe loka reto, aŭ ĉe interreto.
Ĉiu tipo de militunuo havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. La defendo de la militunuo dependas de la tereno kie ĝi staras; tio faras la terenojn kaj la poziciojn de la militunuoj tre grava. La atakoj dependas de la tipo de atako (proksima aŭ malproksima) kaj la tipo de armilo; dum tago havas avantaĝon la ordaj militunuoj, dum nokto la ĥaosaj. Batalante, militunuoj ricevas spertopoentojn; ricevinte sufiĉe da spertopoentoj ili gajnas nivelon kaj fariĝas pli fortaj.
[redaktu] Historio
La ludo Batalo por Vesnot' estis originale kreita de David White kaj publikigita je la 18-a junio 2003 kiel versio 0.1. Post la publikigo kreiĝis la komunumo de ludantoj kaj kunlaborantoj; komunikanta per la diskuta sistemo phpBB kaj la redakta sistemo MediaWiki.
La unua stabila versio 1.0 aperis je la 2-a oktobro 2005. Ĝi estis planita ekde la fino de la jaro 2003 kiel enhavanta la instruilon, kompletan kampanjon "Heredanto de la trono", eblecon ludi kontraŭ aliaj personoj en la sama komputilo aŭ surrete, kaj pretan grafikon, muzikon, kaj programkodon. La versio 1.0 enhavis kvar oficialajn kampanjojn: "Heredanto de la trono", "Son of the Black Eye" ("Filo de Nigra Okulo"), "Invado de oriento", kaj "Rise of Wesnoth" ("Naskiĝo de Vesnot'"). Poste oni aldonis kelkajn fiks-versiojn, kaj nur la lasta neoficiala versio 1.0.3 farita je la 9-a junio 2006 por la DVD Esperanto Elektronike estis tradukita en Esperanto; tamen, nur la unua kampanjo estis plene tradukita.
Nuntempe prepariĝas la dua stabila versio 1.2 kun multaj aldonoj kaj ŝanĝoj.
[redaktu] Ligiloj
- Battle for Wesnoth — oficiala retpaĝo
- Gna! projekt-paĝo
- Battle for Wesnoth ĉe The Linux Game Tome
- Anonc-filmeto ĉe YouTube
- Wesnoth translation stats - statistiko de la esperanta traduko