Amir Hadziahmetović
El Vikipedio
Amir HADZIAHMETOVIĆ - Amiro estas esperantisto naskiĝinta en Bosnio kaj Hercegovino, kiu nuntempe vivas en Kopenhago en Danio. Li estas unu el la fondantoj de la muzika grupo Esperanto Desperado en Kopenhago en 1996, post kiam li rifuĝis el Bosnio fine de 1992. Li estis kantisto kaj gitaristo en tiu grupo kaj verkis multajn kantotekstojn por ĝi.
En aŭtuno li fariĝis la gvidanto de la renaskiĝinta grupo Esperanto Desperado, kiam Kim J. Henriksen decidis establi novan grupon Hotel Desperado. La unua koncerto de la renaskiĝinta grupo okazis en junio de 2006 en Kopenhago.