Kim J. Henriksen
El Vikipedio
Kim J. HENRIKSEN - Kimo (naskiĝis la 28-an de oktobro 1960 en Kopenhago) estas dana esperantisto. Li estis unu el la fondintoj de la muzika grupo Esperanto Desperado en 1996. Li estis kantisto kaj akordionisto en tiu grupo. En 1982 li estis ano de la grupo Amplifiki kun Bertilo Wennergren kaj Micke Englund.
Li ankaŭ ludis en Hungara/Dana Amikec' Fortec' Grupo meze en la 80-aj jaroj.
En aŭtuno 2005 li kunfondis la muzikensemblon Hotel Desperado kun Brian Laustsen, Nis Bramsen kaj Mark Dziwornu el Esperanto Desperado.
Li estis prezidanto de la Dana Esperanto-Asocio ekde 1995 ĝis 2002. Li estas prezidanto de Kopenhaga Esperanto-Klubo ekde 2005.