Absurda Teatro
El Vikipedio
Literaturo > Absurda Teatro < Teatro
La Absurda Teatro estas teatra stilo de la 20-a jarcento. Ĝi celas montri la sensencecon de la mondo kaj la homon perditan en ĝi. Ĝin karakterizas groteskaj dialogoj, monologoj kaj daŭraj ripetoj.
Absurdo (sensenceco) kiel ĝi estas konceptita, kaj eble eĉ pli Sentata en la Absurda Teatro, unuafoje aperis tiunome en la verko de Albert Camus "La mito pri Sizifo" (1942), kaj eble unua teatraĵo plenigite de tiun senton estis lia Kaligulo. Kvankam la sento jam troviĝas en Jean-Paul Sartre : "La Naŭzo".
La termino mem "Teatro de Absurdo" estis "kreita" unuafoje en 1961 de brita teatrorecenzisto Martin Esslin en sia libro The Theatre of the Absurd cele difini grupon de post 2a-mondmilitaj teatroverkistoj.
La nocio literaturo de absurdo ne limiĝas al teatro, ekzemple la verkaro de la itala Dino Buzzati, kvankam ne teatra, tute ecas tia.