1673
El Vikipedio
Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1673
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1673 post Kristo okazis, interalie:
Enhavo |
[redaktu] Eventoj
[redaktu] Ameriko
- Nederlanda Imperio rekonkeras Novjorkon.
- Unua poŝtoservo inter Novjorko kaj Bostono.
- 18-a de marto - John BERKELEY (1-a barono Berkeley of Stratton) vendas sian parton da Nov-Jerzejo al la kvakeroj.
- 17-a de majo - Komercisto Louis Joliet kaj jezuito misiisto-esploristo Jacques Marquette komencas esploradon pri rivero Misisipo kaj la Grandaj Lagoj. Ili poste trovos la fonton de Misisipo kaj malsupreniros ĝis Arkansaso.
[redaktu] Azio
- Franca Imperio komencas ekspedicion kontraŭ Cejlono.
- Sher Khân Lodi permesas al francoj malfermi ejon en Pondichéry (suda Hindio).
- Kabuki-a aktoro Sannjuro Ichikawa, 13-jara, inventas stilon Aragato, kie aperas superhoma milit-dio.
- Familio Mitsui fondas komercan kaj bankan firmaon en Japanio.
[redaktu] Eŭropo
- Anglio: Leĝo Test Act aprobita, malpermesante al katolikoj ĉefajn publikajn postenojn.
- Arĥitekto Christopher Wren ĉevalirigita.
- Jean Lully verkas sian unuan operon Cadmus et Hermione.
- Vilhelmo de Orange savas Amsterdamon kaj Holandon kontraŭ Francio inundante la landon per malfermo de kluzoj
- Financisto Richard Hoare fondas bankon Hoare's Bank en Londono.
- Universitato de Innsbruck fondita.
- Stalaktita kaverno Antiparos (Egea Maro) trovita.
- Ĉefpastro Petrovich Avvakum verkas sian Ĵitie ("Vivo"), la unua rusa aŭtobiografio.
- Polonio venkas Otomanan Imperion en batalo de Khorzim.
- Gottfried Wilhelm Leibniz ekpensas sian teorion pri diferencaloj kaj integrala kalkulo.
[redaktu] Naskiĝoj
[redaktu] Mortoj
- 17-a de februaro: Francio: franca teatristo Molière
- 15-a de marto: Salvator ROSA, pentristo