Šilutė
El Vikipedio
Šilutė | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Klaipėda |
Subdistrikta Komunumo: | Šilutė |
nombro de enloĝantoj: | 21 00 (urbo, stato 2005) |
internacia telefona prefikso: | (+370) 441 |
koordinatoj: | 54° 24' Norde, 24° 02' Oriente |
Šilutė (litove; germana nomo Heydekrug kaj pola Szyłokarczma) estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la okcidento de Litovio, proksime de la bordo al la balta maro. Ĝi apartenas al la distrikto Klaipėda kaj situas inter la urbo Klaipėda norde kaj la rusia regiono Kaliningrado sude. Dum la jaro 2004, la urbo havis 21 000 enloĝantojn.
[redaktu] Geografio
Šilutė situas en apenaŭ industriigita regiono. Iom okcidente de la urbo, ĉe la loko Rusnė, la rivero Nemunas enfluas la Kuronan Lagunon.
[redaktu] Historio
La loko ekestis el "Krug", tio estas malnova germana nomo por gastejo, sur erikejo (germane "Heide"), kiu baldaŭ iĝis la plej signifa loĝloko kaj merkata centro en la mezepoke germanlingva norda regiono de Prusio - inter la (tiam german-nomaj) urboj Memel (la nuna litova Klaipėda) kaj Tilsit (la nuna kaliningrada Sovetsk).
Ekde 1871 la teritorio kiel la resto de Prusio apartenis al la Germana Regno, kaj post la pac-kontrakto de Versailles dum la jaro 1920 iĝis internacie neŭtrala zono, ricevante la germanan nomon Landkreis Heydekrug. Ekde 1923 Litovio transprenis la kontrolon pri la regiono, kaj la urbo oficiale eknomiĝis laŭ sia litova nomo. Nur dum 1941 la urbeto ricevis formalajn urbajn rajtojn.
La mezepoka aspekto de la giganta merkata placo ankoraŭ hodiaŭ grandparte rekoneblas.
[redaktu] Ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.