Şumuleu
El Vikipedio
Şumuleu (ŝumuleu)(hungare: Csíksomlyó, ĉikŝomjo) estas vilaĝo en Rumanio administracie apartenanta al Miercurea Ciuc. en la Baseno de Ĉiko ĉe la okcidenta piedo de la monto de Grandŝomjo en la nordorienta parto de Miercurea Ciuc. La nuntempa komunumo formiĝis en 1941, kiam Cioboteni kaj Vardotfalău unuiĝis sub nomo de Ĉikŝomjo. Ĝis tiam Ĉikŝomjo konsistis nur el la monakejo kaj el ties ĉirkaŭaĵo. En 1941 ĝi havis 1 mil 414 loĝantojn (hungaroj). Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Csík vármegye).
Enhavo |
[redaktu] Historio
Je ĝia unua mencio en 1332 estis ekleziejo. Ĝi estis ĉikseĝa sikula vilaĝo. La franciskana monakejo estis fondita ĉ. 1400. Ankaŭ HUNYADI János kontribuis al la konstruado de ĝia preĝejo kaj monakejo. En la kapelo Salvator la ligna baldakeno el 16 tabuloj estis farita en 1676 de nekonata artisto. En 1444 papo Eŭgeno la 4-a permesis la pilgrimadon la 2-an de julio. La monaklernejon oni fondis en 1626, kiun en 1661 paŝao Ali kune kun la monakejo neniigis. Tie aktivis KÁJONI János tiu, kiu rekonstruigis ĝin en 1668. Kájoni fondis ankaŭ presejon en 1662 kaj bibliotekon en 1665, kiu enhavis 4500 librojn. De la 17-a jarcento Ĉikŝomjo fariĝis la centro de transilvania katolicizmo kaj la plej grava pilgrimejo de Transilvanio. La unua moderna pilgrimado okazis en 1567 kaj la lasta dum la komunista reĝimo la 12-an de junio 1949. De tiam ĝi estis malpermesita ĝis 1990. La 1949-jara estis la lasta, kiun povis partopreni ankaŭ Áron Márton. Post la falo de la diktaturo la nombro de la pilgrimantoj kreskas de jare al jare atinginte jam la kvaronmilionon.
[redaktu] Renomaj personoj
- Imre Tivai Nagy (1849-1931), ekonomifakulo, publicisto, redaktoro.
- Zoltán Földes (1884-1956), verkisto, poeto, lernolibrverkisto.
- Leonard Losteiner (verŝajne 1747-1826), franciskano, historiisto.
- Péter Domokos Pál (1901-1992), muzikfolkloristo, etnografo.
- Sándor Fodor (7-a de decembro 1927), verkisto, tradukisto.Csipike hungarlingve.
- Eszter Domokos (familia nomo:Vera Deutsch) (4-a de januaro 1941), verkisto.