Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Yamato - Vikipedio

Yamato

El Vikipedio

Yamato (japane: 大和, malofte ankaŭ 倭, granda paco / granda harmonio) estas strukturo politika kaj socia, kiu estas la ĝermo de la hodiaŭa japana ŝtato. Ankoraŭ hodiaŭ oni uzas foje tiun esprimon kiel arkaikan sinonimon por Japanio. Ĝi havas nuntempe senson naciisman.

Yamato naskiĝis en la regiono de Nara post la falo de Yamatai (fino de la 3-a - komenco de la 4-a jarcento). Dum la 5-a kaj 6-a jarcento tiu strukturo hierarkiĝis laŭ la klanoj (氏, uji) sub la gvido de hereda estro. La klanoj estas dividitaj laŭ la profesioj. La ŝtato de yamato sterniĝas sekve sur la tuta Japanio, escepte de la norda parto kie troviĝas la Ajnuoj.
Oni nomas tiun epokon ankaŭ erao Kofun. La kofun estas funebraj montetoj tipaj de la epoko, kiuj estas la ĉefaj informofontoj de tiu epoko.

Dum tiu epoko disvolviĝas en Japanio la skribo kaj la budhismo, venintaj el Ĉinio (tra Koreio). Ankaŭ la ĉinaj teknikoj estas transprenitaj. La klanoj estis disdividitaj inter la budhanoj ligitaj al Koreio (ekzemple la klano Soga) kaj la tradiciemaj ŝintoistoj kiel la klanoj Otomo kaj Mononobe. Ekde la regno de la imperiestrino Suiko kaj de ŝia reganto, la princo Uyamado, (lia postmorta nomo estas Shōtoku) la budhismo estas kuragigita por iĝi ŝtata religio. En la jaro 604, Uyamado verkas konstitucion de 17 punktoj, kiu prezentiĝas kiel filozofio de la maniero regi (kiel la pensoj konfuceaj). Laŭ tiu teksto, la kortumo estas disdivita je 12 rangoj, grupitaj duope, unu malalta kaj alia alta, kiu respondas al ses virtoj bazaj. La virto (toku), la bonfaro (nin), la etiketo (rei), la rekteco (shin), l'egaleco (gi) kaj la saĝeco (chi). La rangoj de kortanoj havas siajn vestaĵojn kaj kolorojn proprajn laŭ la grado de proksimeco kun la suvereno. Ekzistas eĉ ankaŭ hierarkisistemo bazita je indeco kaj ne nur je fileco.

Tio estas la komenco de vera ŝtato. Je la morto de Shōtoku, la klano Soga mortigas lian familion kaj regas ĝis 645, kiam ĝia ĉefo mortas kaj lasas la povon al klanestro Nakatomi.

En ĉinaj tekstoj de la dinastio Wei troviĝas la vorto 邪馬台国, kiu legiĝas lando de yamatai en la nuna japana kaj lando de xiematai en la ĉina (mandarena). Temas fakte pri la sama vorto kiel yamato. Fakte, en la arkaika ĉina lingvo la lasta silabo de tiu vorto estis prononcata *tə. Oni scias, ke la fonemo /o/ de la moderna japana estis prononcata *ə en la malnova japana: la moderna prononcado yamato devenas do de la pra-japana *yamatə.

La evoluoj fonetikaj malsamaj de la japana kaj de la ĉina ŝajnigas do, ke temas pri du vortoj, kvankam temas nur pri simpla transskribo.


Eblas dividi la Yamato-epokon je du subepokoj, surbaze de la alveno de la budhismo:

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com