Volta Redonda
El Vikipedio
Volta Redonda [volta rhedonda] ("Ronda Reveno" portugallingve) (sude 22º 29' 00", okcidente 44º 05' 00") estas urbo kaj municipo en Rio-de-Ĵanejrio, Brazilo kie João Andrade dum pli ol 30 jaroj mastris okulkuracan entreprenon "Ótica Esperanto" kaj prizorgis lokan radio-programon pri la Esperanto-movado.
La municipo havas 182,8 km² kaj ĉirkaŭ 240 mil loĝantojn.
En Volta Redonda estas la plej granda siderurgia uzino de Sudameriko, kiu estis konstruita tie ĉar Volta Redonda estas preskaŭ sama distanco de Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo, la du pli grandaj urboj de Brazilo kaj de feraj minoj.