Vojimposto
El Vikipedio
Vojimposto estas imposto pagota por la uzo de konstruaĵoj, kiuj povas esti vojoj, pontoj, kaj nun ankaŭ aŭtovojoj kaj tuneloj. Jam en la 11-a jarcento vojimpostoj estis kutimaj en la tuta Eŭropo. Ili estis enkondukitaj, ĉar tiam la financado de vojoj renkontis ĉiam pli da malfacilaĵoj. Per la vojimposto la vojaĝantoj (uzantoj) partoprenu la financadon, por kiu ofte la apudaj loĝantoj respondecis. Vojimpostejoj estis ofte ĉe pontoj kaj pordegoj, kaj ili estis malfacile eviteblaj kaj necesigis malpli oftan riparadon ol vojoj. Poste ili estis iom post iom forprenitaj, ĉar ili prezentis malhelpilon por libera komerco.
Ĉi tiu artikolo pri "Vojimposto" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.