Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Vladimír Váňa - Vikipedio

Vladimír Váňa

El Vikipedio

Vladimír VÁŇA (naskiĝis la 17-an de februaro 1932) - mortis la 25-an de marto 2000) estis ĉeĥa esperantisto kaj filatelisto el Plzeň, tradukinto de Ŝvejk.

Li estas konata precipe el Paŝoj al Plena Posedo de W. Auld kiel aŭtoro de la plej komika rakonto Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo (Paŝo 26). Li verkis ankaŭ aliajn rakontojn aprezitajn dum Belartaj Konkursoj: (Kiel mi eniris Parnason, Kisteho, Maljuna koro, Milita danco, La Fortuno, Kiel kondutas al ni kelkaj oficistoj, La konscienco). La rakontoj aperis libroforme en 2002 sub la nomo Rakontoj ne nur ŝercaj.

Grava parto de lia verkaro estas tradukoj. En 1965 eldonis Stafeto lian tradukon de tragedia novelo Romeo, Julieta kaj la tenebro de Jan Otčenášek kun antaŭparolo de Luis Aragon, verkita por tiu ĉi Esperantlingva eldono (vidu PIV, p. 1099: "Romeo, Julieta kaj la tenebro estas majstre tradukita").

Sian talenton li elprovis ankaŭ ĉe la ĉefverko de Jaroslav Hašek La aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito, kiu aperis fine de la jaro 2004 en la serio Oriento-Okcidento, eldonita de KAVA-PECH. Jam antaŭe estis la traduko publikigita elektronike en eLibrejo.

Kiel filatelisto li gajnis ofte medalojn kaj ĉefajn premiojn pro sia Esperanto-kolekto de poŝtmarkoj modele aranĝita, plej ofte en neesperantistaj filatelaj ekspozicioj (la lastan du semajnojn antaŭ la morto). Li verkis ankaŭ artikolojn pri modela aranĝado de filatelista ekspozicio.


[redaktu] Verkoj

  • Katalogo pri Esperanto-poŝtmarkoj (EKIK, 1967)
  • Rakontoj ne nur ŝercaj (2002)
  • Kiel krei filatelan ekspozaĺon je la temo Esperanto (1977)

[redaktu] Tradukoj

Plie li tradukis plurajn rakontojn, kiuj aperis en gazetoj:

  • Stefania Grodzieńska: Elflugos la birdeto; Kiel ĉiam
  • Jaroslav Hašek: Kial Baĉi havis haltigita la avancon; Kunveno de nia komunuma reprezentantaro en Mejdlovary
  • Jiří Haussmann: Danoj en Praha'
  • František Němec: Alberto sur erara vojo; Sinjoro Sanytr postulas sian subtason
  • Eduard Petiška: Prometeo
  • Karel Poláček: Joakimo kaj la parencaro; La kompensa komerco I

[redaktu] Eksteraj ligoj

eLibrejo

Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com