Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau
El Vikipedio
Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau (nederlande: Willem I van Oranje-Nassau; naskita je la 24-a de aprilo 1533, mortinta je la 15-a de julio 1584) estis iniciatinto kaj gvidanto de la nederlanda ribelo kontraŭ Filipo la 2-a de Hispanio. Li estis nomata ankaŭ "Vilhelmo la Silentulo".
La ribelo estas historie konata kiel la okdek-jara milito kaj rezultigis sendependan Nederlandon. Kronikoj el la 16-a jarcento foje nomas ĝin "la ribelo". Nuntempa historia literaturo kutime parolas pri la okdekjara milito aŭ pri "la nederlanda ribelo".
Unu el la plej konataj eldiroj de Vilhelmo de Oranje estis: "Mi ne povas aprobi, ke princoj regu la konsciencon de siaj subuloj kaj forprenas de ili la liberecon de fido kaj diservo." Tion ĉi li eldiris je la 31-a de decembro 1564 en la ŝtata konsilio. Ili igis la konflikton kun la hispania reĝo (Filipo la 2-a) eksplicita.
La (franclingva) moto de la princo estis Je maintiendrai (= mi tenos, mi konservos). Fine de sia vivo la princo uzis tiun moton kun aldono: Je maintiendrai l'honneur, la foy, la loi de Dieu, du Roy, de mes amis et moy. ("Mi konservos la honoron, la fidon, la leĝon de Dio, de la reĝo, de miaj amikoj kaj mian.")
Vilhelmon oni juĝas diverse. La konata historiisto Jan ROMEIN kalkulas lin inter la heredigantojn de la civilizo. Kiel ajn, Vilhelmo de Oranje staras ĉe la bazo de la nederlanda nacio.