USB
El Vikipedio
USB estas mallongigo de Universala Seria Buso, el la angla Universal Serial Bus
USB estas normigata de USB IF. Interfaco USB permesas konekti al komputilo ĝis 127 flankaparatojn. Transdono de datenoj povas esti sinkrona kaj malsinkrona. Konektataj aparatoj subtenas funkcion Plug&Play. La buso permesas «varman» al-for-konektadon (sen malŝalto de komputilo) kaj tujan aŭtomatan sindeĉifron por konektanta aparato. USB permesas elektronutron de konektitaj aparatoj (+5 V, 500 mA, 2,5 W). Regantaj aparatoj (ekz komputiloj) estas A-aparatoj, regataj - estas B-aparatoj. Normo USB havas du variantojn:
- USB 1.1 havas du manierojn de funkcio (reĝimojn) - full-speed kun rapideco 12 Mb dum sek, kaj low-speed 1,5 Mb dum sek.
- USB 2.0 480 Mb dum sek. Normo USB 2.0 plene inkludas normon USB 1.1 kaj havas aldonajn funkciojn. USB On-The-Go permesas konekti flankaparatojn ne nur al regantaj aparatoj A-B, sed ankaŭ egalajn aparatojn B-B (ekz. ciferecan fotilon al fotoprintilo). Por realigi la funkcion estas normigitaj aparatoj AB. Tiaj aparatoj estas fiksitaj en ĉefmemoro de konektebla aparataro.
Por certigi ĝustan konekton estas uzataj nekongruaj ŝtopoparoj: al A-aparato eblas konekti nur A-ŝtopilon ktp. Maksimuma longeco por kablo povas atingi 3 m por USB 1.1 kaj 5 m por USB 2.0. USB funkcias laŭ principo gvidanto-gvidato male de FireWire. Lasta etapo de evoluo de USB estas Wireless USB – normo de sendrata transdono de datumo havas rapidecon 400 Mb ds je distanco 10 m.
[redaktu] Historio
- USB 1.1: 15 Januaro 1996.
- USB 2.0: 2002.
- Linukso subtenas USB ek de versio 2.2.18, kaj USB 2.0 ek de 2.4.20.