UK 1996
El Vikipedio
Esperanto > Esperanta kulturo > Kongresoj > UK > 81-a Universala Kongreso de Esperanto Prago
81a UK 1996 okazis en Prago (Ĉeĥio) kun 2972 partoprenantoj.
La kongreso okazis en la Kongresa Centro.
Dum la kongreso estis akceptita Manifesto de Prago, okazis Nitobe-simpozio de internaciaj organizoj kaj Internacia Kongresa Universitato kun temoj pri aborigenoj, sorĉistinoj, Franz Kafka, Jaroslav Heyrovský, Jan Novák kaj specialaj signoj (supersignoj, trasignoj, subsignoj). La kongresa kuriero nomata Pragaj Sonoriloj atingis 12 numerojn.
Enhavo |
[redaktu] Teatro
Omaĝe al centjariĝo de la Esperanto-teatro efektiviĝis riĉa arta programo.
- Bulgara Esperanto-Teatro
- La unua brandfaristo de Lev Tolstoj, fragmento el la teatraĵo kiu antaŭ cent jaroj en 1896 estis la unua esperantlingva teatra prezentado
- Lanĉo de Emilija Lapenna
- Triptiko de Giorgio Silfer
- Lordino Makbeto de Georgina Almanza
- Zagreba Studenta Esperanto-Klubo
- Stilekzercoj de Raymond Queneau, Eva Seemannová kun Eliza Premislidino
- Magiaĵoj de Trixini
- Fraŭlino Emily Barlaston.
[redaktu] Koncertoj
En la muzikema Ĉeĥio ne povis manki recitaloj kaj kanto-prezentoj diversstilaj :
- Aldo Florentin kaj ĉeĥaj artistoj-esperantistoj, muziko klasika
- Jadwiga Dziegielewska, kanzono
- Flávio Fonseca kaj lia muzikgrupo, ĵazo
- Akordo, koruso
- La internacia arta vespero rivelis aŭ konfirmis talentojn de esperantistaj amatoroj, ofte profesi-nivelaj.
[redaktu] Kongresa rezolucio
Al nova monda lingva ordo
La 81a Universala Kongreso de Esperanto,
okazinta de 20 ĝis 27 julio, 1996 en Prago, Ĉeĥa Respubliko, kie kunvenis 2971 kongresanoj el 66 landoj,
aŭdinte la debatojn kaj rekomendojn de ekspertoj el Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, Eŭropa Parlamento, kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, kadre de la Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj pri ”Lingvo por internaciaj paco kaj demokratio’’,
konstatinte la gravecon de la principoj esprimitaj en la Manifesto de Prago,
konfirmas la urĝan bezonon de vasta tutmonda diskuto pri la lingvaj homrajtoj, la lingva egaleco, kaj la neceso de efika kaj altkvalita komunikado trans lingvajn barojn,
emfazas, ke la Esperanto-komunumo jam atingis rimarkindajn sukcesojn sur tiuj terenoj, kiuj meritas seriozan esploradon de kompetentaj lingvopolitikaj instancoj kaj fakuloj,
kaj invitas ĉiujn internaciajn organizaĵojn kaj lingvopolitikajn instancojn al kunlaboro kun la internacia Esperanto-movado por la konstruado de pli justa kaj demokratia lingva ordo.
[redaktu] Ekstera ligo
1905...1959...Universalaj Kongresoj 1976 - 2005..........2006 | ||
---|---|---|
Ateno 1976 • Rejkjaviko 1977 • Varna 1978 • Lucerno 1979 • Stokholmo 1980 | ||
Brasilia 1981 • Antwerpen 1982 • Budapeŝto 1983 • Vancouver 1984 • Augsburg 1985 | ||
Pekino 1986 • Varsovio 1987 • Roterdamo 1988 • Brighton 1989 • Havano 1990 | ||
Bergen 1991 • Vieno 1992 • Valencia 1993 • Seulo 1994 • Tampere 1995 | ||
Prago 1996 • Adelaide 1997 • Montpellier 1998 • Berlino 1999 • Tel-Avivo 2000 | ||
Zagrebo 2001 • Fortalezo 2002 • Gotenburgo 2003 • Pekino 2004 • Vilno 2005 | ||
redakti |