UK 1914
El Vikipedio
Esperanto > Kulturo > Kongresoj > UK > 10-a Universala Kongreso de Esperanto
3700 E-istoj enskribiĝis por la 10-a Universala Kongreso de Esperanto en Parizo en 1914, inter ili 2500 eksterlandanoj. Giganta palaco Gaumont estis luita kaj ornamita per verdaj flagoj. La salutparolo de Paul Painlevé estis preta. La organizo estis modele preparita.
Karavanoj de Rusoj, Germanoj, Angloj jam forvojaĝis, kiam eksplodis la eŭropa milito. Alveninte Parizon en la 1-a de aŭgusto, la fremdaj Esperantistoj vidis ekscititajn popolamasojn, ĝeneralan mobilizon, ŝirajn adiaŭojn de patrinoj kaj edzinoj al forirantaj viroj. La karavanoj reprenis mem la vagonarojn en granda urĝo. Sed ne ĉiuj povis. Kelkaj malfeliĉaj fremduloj estis internitaj en civilkaptitejoj. La ceteraj haltiĝis survoje aŭ revenis hejmen, multaj por forveturi siavice al la batalkampoj.
D-ro L. L. Zamenhof, haltigita en Köln, rapidis al rusa landlimo, trovis ĝin fermita, reveturis Berlinon kaj devis entrepreni la longan vojaĝon tra Svedujo–Finnlando–Peterburgo por reatingi la hejmon en Varsovio.
[redaktu] Teatraĵoj planitaj
- Georges Dandin de Molière
- Pro malsato de Tristan Bernard
- Sokrates de B. Richet
Universalaj Kongresoj 1905 - 1955... 1966...1987...2006 | ||
---|---|---|
Boulogne 1905 • Ĝenevo 1906 • Cambridge 1907 • Dresdeno 1908 • Barcelono 1909 | ||
Vaŝingtono 1910 • Antwerpen 1911 • Krakovo 1912 • Berno 1913 • Parizo 1914 | ||
MILITO ........ Sanfrancisko 1915 ....... MILITO | ||
Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 | ||
Ĝenevo 1925 • Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antwerpen 1928 • Budapeŝto 1929 | ||
Oxford 1930 • Krakovo 1931 • Parizo 1932 • Kolonjo 1933 • Stokholmo 1934 | ||
Romo 1935 • Vieno 1936 • Varsovio 1937 • Londono 1938 • Berno 1939 | ||
DUA MONDMILITO | ||
Berno 1947 • Malmö 1948 • Bornemouth 1949 • Parizo 1950 | ||
Munkeno 1951 • Oslo 1952 • Zagreb 1953 • Haarlem 1954 • Bologna 1955 | ||
redakti |