Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Tuva lingvo - Vikipedio

Tuva lingvo

El Vikipedio

Lingvo > Lingva familio > Altaja lingvaro > Tjurka lingvaro > Tuva Lingvo


La Tuva (tuve: Тыва дыл /tjuva djul/) estas unu el la tjurkaj lingvoj. Ĝin parolas ĉirkaŭ 200 000 loĝantoj de la respubliko Tuvio (en suda Siberio), kie la tuva estas unu el la oficialaj lingvoj. Ĉirkaŭ 27 000 tuvaj parolantoj troviĝas ankaŭ en Ĉinio kaj Mongolio.

La lingvo pruntas multajn radikojn el la mongola kaj iomete el la rusa. Ĝia lingva kodo estas tyv (laŭ ISO 639).


Enhavo

[redaktu] Ortografio

La originala tuva ortografio estis inventita dum la frua 1930-aj jaroj de tuva Budhisma monaĥo Lopsan-Ĉimit, kiu poste estis silentigita de Stalinistoj. La alfabeto ĉefe uzis latinajn literojn kun specialaj literoj por montri la specialaj sonoj de la tuva. Kelkaj libroj estis presitaj per ĉi tia ortografio, inkluzivante abocolibrojn faritajn por instrui legpovon al plenkreskuloj.

Sub soveta rego, la alfabeto de Lopsan-Ĉimit estis ŝanĝita al la cirila, ankoraŭ uzata hodiaŭ. Tial Lopsan-Ĉimit estis forigita el la historiaj libroj. En la post-soveta epoko, tuvaj kaj aliaj studistoj nun havas renovan intereson en la historio de tuvaj literoj, kaj celas ĝustigi la historian registron.

La nuna tuva alfabeto estas iom modifita versio de la rusa alfabeto, kun tri ekstraj literoj: ң (latine "ng", [ŋ] en IFA), Өө (latine "ö", IFA-e [ø]), kaj Үү (latine "ü", IFA-e [y]). La alfabeto havas precize la saman sinsekvon de la rusa alfabeto, krom ke litero ң sekvas literon Н, litero Ө sekvas literon О, kaj litero Ү sekvas literon У. Ekzistas ne majuskla versio de ң, ĉar ĝi neniam troviĝas ĉe la antaŭo de tuvaj vortoj.

[redaktu] Literaturo kaj Kulturo

La tuva havas riĉan tradicion de parole rakontata folkloro, kio inkluzivas multajn specojn: mallongajn proverbojn kaj enigmojn, magiajn, heroajn, kaj timigajn rakontojn, kaj eposojn, kiuj bezonas plurajn horojn por plene rakonti. Kelkaj partoj de tuvaj eposoj, kiel ekzemple "Boktu-Kiriŝ, Bora-Ŝelej", eldoniĝas, sed la arto de la tuva lingvo estas minacata de elmorto, ĉar la tradicia rakontistoj maljuniĝas, sed estas ne anstataŭataj de pli junaj lingvanoj.

[redaktu] Proverboj

Jen kelkaj proverboj kiel ekzemploj de la tuva lingvo. La unua linio estas en la tuva cirile, la dua linio estas en la tuva latinalfabete, kaj la tria estas proksimuma esperanta tradukaĵo.

Сөглээн сөс, керткен ыяш
Sögleen sös, kertken yjash
Parolita vorto, gravurita ligno (alivorte, oni plenumu sian promeson)
Далашкан күске сүтке дүжер
Dalashkan küske sütke düzher
Hastema muso falas en la lakton (t.e. la lakto de la kato)
Даартагы чагдан бөгүнгү өкпе дээре
Daartagy chagdan bögüngü ökpe deere
Pulmo-viando hodiaŭ pli bonas ol graso morgaŭ

[redaktu] Gorĝkantado

Tuvaj kantistoj havas unikan stilon de tradicia kantado. Unu kantanto povas kanti per du voĉoj samtempe, akordante kun si. Ĉi tion oni nomas gorĝkantado aŭ "ĥoomej" (Хөөмей).


[redaktu] Eksteraj ligoj

Tuva Vikio (angle kaj tuve)

  1. # # # # # # # # # # #
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com