Turismo en Calvados
El Vikipedio
La turismo en Calvados estas unu el la plej gravaj ekonomiaj sektoroj por tiu departemento kaj por Normandio.
[redaktu] Turismo historia
La departemento Calvados en Francio gastigas multajn turistojn pro la D-Tago. Pluraj konstruaĵoj rilatas la Batalo de Normandio:
- La Mémorial pour la Paix (Memorejo por la Paco), en Caen ;
- La muzeo D-Day Omaha en Vierville-sur-Mer ;
- La muzeo de la batalo de Falaise en Falaise ;
- La muzeo de la milit-baterio de Merville en Merville-Franceville-Plage ;
- La muzeo de la Batalo de Normandio en Arromanches ;
- La muzeo de Generalo de Gaulle en Bayeux ;
- La muzeo de la germana defend-sistemo en Ouistreham ;
- La muzeo Juno beach en Courseulles-sur-Mer ;
- La muzeo de la batalo de Normandio en Bayeux (Francio) ;
- La muzeo Pegasus en Ranville ;
La regiono estas ankaŭ fama pro Vilhelmo la 1-a de Anglio (Vilhelmo la Konkerinto) kiu konstruigis grandajn kastelon, abatejon kaj abatinejon en Caen. En Bayeux, oni povas vidi tre faman gobelenon, kiu rakontas la konkeron de Anglio fare de la tiama Duko de Normandio.
[redaktu] Turismo gastronomia
Pli kaj pli, la normandia gastronomio allogas la turistojn kiuj serĉas "aŭtentikajn" produktaĵojn. Normandio estas fama pro siaj fromaĝoj (Camembert, Livarot, Pont-l'Évêque) kaj pom-likvoro Calvados (el kie elvenas la nomon de la departemento). Dum la lastaj dekjaroj, la turismo en la farmdomoj multe disvolviĝas.
[redaktu] Turismo ekologia
- La regiona natura parko de Cotentin kaj Bessin, proksime de Isigny-sur-Mer ;
- La natura areo de Mesnil-Soleil en Damblainville ;
- La klifoj de la Nigraj bovinoj en Houlgate.