Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Triktrako - Vikipedio

Triktrako

El Vikipedio

Triktrako (angle Backgammon, germane Trick track, france Tric trac, turke Tavla, pole Tryktrak) estas populara tabulludo por du ludantoj kun antikvaj radikoj. Ambaŭ ludantoj havas 15 ludpecojn, kiuj estas diskoj en la propra koloro (kutime nigro, ruĝo, aŭ blanko). La diskoj de la ludantoj iras laŭ malsamaj direktoj, kaj la celo de la ludo estas forigi ĉiujn proprajn diskojn de la tabulo antaŭ la ol kontraŭulo povas forigi siajn diskojn. Ludantoj estas ĝuanta ĉi tiu ludon dum multaj jarcentoj ĉar la regularo estas simpla, sed la ludo permesas multajn strategiajn elektojn.

Enhavo

[redaktu] Historio

Triktrako estas la ĉefa ekzemplo de "Tabula-ludoj", kiuj estas ludoj rilataj al la antikva ludo Tabula. Tabula-ludoj ĉiuj estas ludoj por nur du ludantoj, uzas kvaronigitan tabulon kun multaj luddiskoj, tipe 15. La celo de la ludo estas forigi la proprajn diskojn antaŭ ol la kontraŭulo povas fari same.[1]

Krome la ludo similas al unu el la plej malnovaj ludoj konataj: la Ur-ludon de 3000 a.K.[2]

La ludo estis konata de la antikvaj helenoj. La antikva helena filozofo Heraklito diris "tempo estas infano ludanta triktrakon". Ĝi restas ĝis nun la plej populara ludo en orient-mediteraneaj landoj.

En 1743, Edmond Hoyle verkis mallongan regulareton priskribantan la ludon. Dum la 20-a jarcento, la ludo tre furoris en Usono, kaj la duobliga kubo estis aldonita tie.[3]

[redaktu] La diskoj

Moderna triktraka tabulo havas 24 longajn triangulojn (kies koloroj alternas), en kvar grupoj kun po ses. Ambaŭ ludantoj komencas la ludon kun 15 diskoj de sia propra koloro. Tipe, ili ambaŭ havas propran paron de ĵetkuboj kaj ĵetkubujon. Ankaŭ, ofte estas uzata "duobliga kubo", kiu estas kubo kun la edroj 2, 4, 8, 16, 32, kaj 64.

[redaktu] Kiel ludo

[redaktu] Starigo kaj komenco

La 15 diskoj estas metataj sur la tabulon kiel montrata ĉi-dekstre. Ambaŭ ludantoj ĵetas unu kubon, kaj la ludanto kun la pli granda numero havos la unuan vicon. Tiu ludanto uzas la rezulton de tiuj ĵetkuboj dum la unua vico.[2]

[redaktu] Vico

Krom dum la unua vico, la ludanto ĵetas siajn proprajn ĵetkubojn. La ludanto devas movi siajn diskojn ĉirkaŭ la tabulo (dekstrume por blanka, maldekstrume por nigra) laŭ la numeroj montrataj de ĵetkuboj. Ekzemple, se la ĵetkuboj montras 5 kaj 2, la ludanto devas movi diskon je 5 lokoj kaj diskon je 2 lokoj. Se la nombroj samas, oni ricevas 4 movojn anstataŭ 2. Ekzemple, se la ĵetkuba rezulto estas 3 kaj 3, oni devas movi disko(j)n je 3 lokoj kvarfoje. Ĉiuokaze oni povas movi la saman diskon plurfoje, aŭ elekti movi malsamajn diskojn. Ne gravas kiu ĵetkubo estas uzata unue.

Oni ne rajtas movi diskon sur lokon, kiun okupas pli ol unu disko de la kontraŭulo.

Se ludanto movas diskon sur unuopan diskon de la kontraŭulo, tiu disko iras al la "baro" en la mezo de la tabuloj. La posedanto de disko(j) sur la baro devas movi ilin antaŭ movado de aliaj diskoj. Tiuj surbaroj diskoj devas reeniri la tabulon en la hejmareo de la kontraŭulo.

Se ĉiuj diskoj de ludanto estas en ties hejmareo (lasta kvarono), tiu ludanto rajtas movi ilin for de la tabulo, laŭ la numeroj de la ĵetkuboj. Ekz se disko estas sur la antaŭlasta triangulo, do per 2, 3, 4, 5, aŭ 6 ĝi moveblas for.

Se la ludantoj vetas pri la rezulto, tiam la duobliga ĵetkubo aldonas intereson. Antaŭ ol ludanto ĵetas siajn ĵetkubojn, oni rajtas proponi duobligi la veton. Se la kontraŭulo malkonsentas, tiu malvenkas je la aktuala veto (unue 1). Ludanto ne rajtas proponi duobligon se tiu ludanto estis la lasta kiu tiel proponis. Do la proponoj faratas alterne de ludantoj.


[redaktu] Esperanta nomo de la ludo

La Esperanta nomo estas "triktrako", sed oni fojfoje vidas la nomon "bakgamono" pro influo de nacia lingvo, ekz la angla. Tamen en PIV (kaj eĉ en kvar angla-esperantaj vortaroj de Wells, Butler, Benson, McLinen) nur estas "triktrako", ne "bakgamono".

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Triktrako sub la gloso Backgammon

[redaktu] Piednotoj

  1. Parlett, David. The Oxford History of Board Games. Novjorko: Oxford University Press, 1999.
  2. 2,0 2,1 Bell, R. C. Board and Table Games from Many Civilizations. Revised ed. Toronto: Oxford University Press, 1979.
  3. "The Origin of Backgammon", http://perso.wanadoo.fr/bckg/english/accueil.htm, 2004.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com