Sergej Vavilov
El Vikipedio
Sergej Ivanoviĉ VAVILOV (ruse Сергей Иванович Вавилов) (n. 12-an de marto, 1891, Moskvo; mortis 25-an de januaro, 1951) estis soveta fizikisto, prezidento de soveta Scienca Akademio de julio 1945 ĝis morto. Lia frato Nikolaj Vavilov estis fama rusa genetikisto. Lia patro estis bonhava teksaĵ-komercisto.
Sergej laboris en dua jaro de universitata studado ĉe Nikolaj Lebedev (1866-1912). Li finstudis en 1914, poste militservis, sed en 1917 li estis militkaptita fare de la germanoj, sed li havis bonŝancon. La pridemanda oficiro estis fizikisto kaj oni parolsi pri fizikaj problemoj dum unu nokto, ĉefe pri rezultoj de Max Planck. Matene la oficiro lasis, helpis fuĝi lin. Li hejmenvenis en februaro de 1918, tiam la patro jam perdis ĉiun posedaĵon kaj elmigris.
hejmenveninte, SEergej Vavilov eklaboris en la Fizika kaj Biologioa Insituto. Tie li ekokupiĝis je propono de la direktoro Pjotr Lazarev pri fizika optiko. Oni arestis,forigis la direktoron en 1931, sed Vavilov povis plu instrui.
Vavilov fondis la sovetan skolon de la fizika optiko, konata pro ties laboro pri luminesko. Li enkondukis la nocion nelineara optiko.
Li estis membro de la Soveta Akademio de la Sciencoj ekde 1932, estro de la Fizika Instituto Lebedev (ekde 1934), ĉefredaktoro de Granda Soveta Enciklopedio, membro de la Supera Soveto ekde 1946 kaj ricevinto de 4 Stalin-premioj (1943, 1946, 1951, 1952).
Li vekis pri grandaj pensuloj kiel Lucretius, Galileo Galilei, Isaac Newton, Miĥail Lomonosov, Michael Faraday, kaj Pjotr Lebedev, kaj aliaj.
Oni nomumis ŝipon post li, Akademik Sergej Vavilov.