Samsø
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Danio > Samsø < Kattegat < Balta maro
Samsø [samso] estas 112 km2-a insulo en Kattegat, meze inter Jutlando kaj Sjælland. Ĝi ankaŭ estas politika komunumo. Ĉirkaŭ 4300 homoj loĝas en Samsø, en 22 vilaĝoj. La ĉefvilaĝo nomatas Tranebjerg.
Komunumo Samsø enhavas plurajn ĉeajn insuletojn, el kiuj la plej notindaj estas Tunø, Kyholm kaj Vejrø.
Enhavo |
[redaktu] Trafiko
Ĉiutaga boato iras al Sælvig kaj Kolby Kås de Jutlanda Hov kaj al Kolby Kås de Kallundborg en Sjælland. En Samsø ankaŭ troviĝas eta flughaveno.
[redaktu] Ekonomio
Samsø famas pro siaj terpomoj, kaj ĝiaj bonaj kondiĉoj por biciklado, longaj plaĝoj kaj kampara etoso ĉiusomere allogas multajn turistojn.
[redaktu] Historio
Dum la vikinga epoko oni fosis kanalon Kanhavekanalen tra la plej mallarĝa parto de l' insulo.
Christian la 5-a je la 16-a de julio de 1676 donacis la insulon al Sophie Amalie Moth, kaj je la 31-a de decembro li nomumis ŝin "Grafino de Samsø".
[redaktu] Legendo
Laŭ legendo reĝo Angantyr batalmortis en Samsø en 726.
[redaktu] Vidindaĵoj
En la insula okcidento troviĝas "sankta fonto" de Ilse Made.