Robert Merle
El Vikipedio
Literaturo > Franclingva literaturo > Robert MERLE > Franca lingvo
Robert MERLE (naskiĝis la 28-an de aŭgusto, 1908, mortis la 28-an de marto, 2004) estis franca verkisto.
Merle naskiĝis en Tébessa, Alĝerio. Li studis anglistikon kaj filozofion, laboris en Alĝerio, Francio kaj Usono.
Literaturan famon li atingis pro sia romano Week-end à Zuydcoote, kiu en la jaro 1949 gajnis la renoman Prix Goncourt. Lian verkaron karakterizas historiaj temoj kaj sciencfikcio, ofte kun socikritika fono.
Robert Merle mortis en sia domo apud Parizo.
[redaktu] Listo de verkoj
- Week-end à Zuydcoote (Semajnfino en Zuydcoote, romano, 1949)
- La mort est mon métier (Morto estas mia metio, romano, 1952)
- L'Île (La insulo, romano, 1962)
- Un animal doué de raison (Besto dotita de racio, romano, 1967)
- Derrière la vitre (Malantaŭ la vitro, romano, 1970)
- Malevil (Malevil, romano, 1972, eksterordinara sperto post atombomba milito detruiĝinte preskaŭ ĉiun vivon)
- Les Hommes protégés (La protektataj viroj, romano, 1974)
- Madrapour (Madrapur, romano, 1976, metafizika simbolo de la homa kondiĉo kaj vivo)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://olivier.lefur.free.fr/index.html
- http://www.mespech.de/index.htm
- http://imdb.com/title/tt0058740
- http://www.historyplace.com/worldwar2/holocaust/h-hoess.htm