Recife
El Vikipedio
Recifo, portugallingve Recife /Re'sifj/, (207 kvadratajn kilometrojn, 3.300.000 enloĝantojn) estas ĉefurbo de Ŝtato Pernambuko kaj ĉefa havenurbo de ekstrema nordorienta regiono de Brazilo.
Recifo situas apud Atlantiko kaj kelkaj riveroj, ĉefe la Capibaribe kaj la Beberibe. Estas alinomata "Brazila Venecio" pro multeco de kanaloj kaj riveroj. Hodiaŭ, Recife estas klare dekadenta, ĝi havas grandan krizon pro manko de trinklebla akvo, tro granda mizero de siaj loĝantoj, polucio, ekologia malekvilibro ktp. Ĝiaj historiaj konstruaĵoj estas falontaj, kvankam oni provis konservi kelkajn el ili. Recifo elspezas pli ol produktas, pro tio, impostoj de Pernambuka internlando kaj federacia subteno devas subteni la urbon.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Recifo naskiĝis kiel vilaĝo de fiŝkaptistoj en tria jardeko de la 16-a jarcento, apud natura haveno formata de koralaj rifoj, de kio originis ĝian nomon (Recife en la portugala signifas Rifo). La urbo kreskis kiel komerca centro, favorata de ĝia haveno kaj de ĝia privilegiata stiuo por komercado kun Eŭropo. Recifo estis ĉefurbo de "Nova Nederlando" dum 24 jaroj en 17-a jarcento, kaj dum tri jarcentoj estis unu el la tri plej gravaj urboj de Brazilo.
[redaktu] Esperantistoj en Recife
Tie naskiĝis
Tie mortis
[redaktu] Gravuloj rilataj al Recifo
[redaktu] Eksteraj ligoj:
- http://www.recife.pe.gov.br/
- www.trt6.gov.br/