Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Pragmatiko - Vikipedio

Pragmatiko

El Vikipedio

Pragmatiko estas parto de lingvoscienco kaj studas la rilatojn inter parolo kaj parolsituacio.

Enhavo

[redaktu] Situacio influas la sencon de paroloj

Iuflanke, sufiĉe evidente, sama frazo ricevas malsamajn sencojn en malsamaj situacioj. Por sia plena senciĝo ĝi dependas de eksteraj kondiĉoj, ekzemple tiaj montrovortoj kiaj miĉi tie. Sed la samo validas ankaŭ pri Johano, post du horojĉio: Ja en mi ordigis ĉion oni malofte celas la tutan universon.

[redaktu] Parolo modifas la situacion

Aliflanke ankaŭ parolo iel modifas la mondon. J. L. Austin, el la angla skolo de lingvofilozofio, per sia libro Kiel plenumi aferojn per vortoj famigis la nocion de memplenuma diro: Kiam la prezidanto de asocio diras La kunsido ekas, tiam la kunsido efektive ekas; kiam iu diras Mi promesas per tio li jam vere promesas; male kiam iu diras Mi promenas, tio estas nur konstata diro ne sufiĉa por plenumi la promenon.

(Ankaŭ famas kaj iom similas la nocio memplenuma antaŭdiro, kiun Robert K. Merton difinis por ekonomiko kaj socioscienco: Se publicisto anoncas, ke banko malbone fartas, li povas kaŭzi ĝian bankroton, per tio estigante la fakton, kiun li ŝajne nur prognozis.)

Pli diskrete multaj karesaj, ĝentilaj aŭ aliaj parolformoj kunkonstruas la situacion, difinante la rolojn de kunparolantoj.

Ankaŭ multaj asertoj supozas aŭ trudas, ke la alparolato akceptu iuj sciojn aŭ juĝojn pri la ĉirkaŭa mondo – kion jam el praktika vidpunkto studis parolarto.

Pragmatikistoj, daŭrigante la analizon, provas difini koheran sortimenton de parolagoj. Parolago ne koincidas kun gramatika modo: Ordonon oni povas diri per demando Ĉu vi bonvolos. Parolagoj do ricevas malfacile difineblan statuson inter gramatika konsisto, mensa intenco kaj socia moro.

[redaktu] Kunteksto

Oni kutime ne kalkulas en pragmatiko la studon de kunteksto. La nocion kunteksto necesigas jam la frontigo inter la limigita frazanalizo de tradicia sintakso kaj la pli granda amplekso de tiaj lingvaj fenomenoj, kiaj anaforoj kaj kataforoj. (Ekzemple, en la frazoj Kiam la vazo falis, ĝi rompiĝis. Nun ĝiaj pecetoj disas sur la planko la vorto ĝi estas anafora vorto, ĉar ĝi kompreneblas nur dank' al vortumo eventuale trovebla en antaŭa parto de la teksto; dum en la frazo mi vidis ĝin, kiam la monstro rompis la muron, la vorto ĝi funkcias katafore, ĉar ĝi kompreneblas nur per posta parto de la teksto.) Pli ĝenerale, la entuta kompreno de teksto aŭ de interparolo estas konfidita al fakoj, kiuj staras ie inter beletroscienco kaj lingvoscienco, nome interpretarto, stiloscienco kaj aliaj.

Pragmatiko por si konservas la esploron de rilatoj inter parolo kaj la neteksta ĉirkaŭa mondo.

[redaktu] Pragmatiko kaj semantiko

El teoria vidpunkto oni povas heziti, ĉu:

  • frazo havas senkondiĉan sencon (semantike) kaj la situacia eldiro nur aldonas al ĝi (pragmatike)
  • aŭ male frazo esence entenas indikojn por sia situacia interpreto, tiel ke semantiko kaj pragmatiko ne disas.

La dua vidpunkto, kiun subtenas iuj pragmatikistoj, signifas, ke pragmatiko devus esti nur aspekto de ia pli vasta sencoscienco, kiu kunigus interalie semantikon kaj pragmatikon.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Literaturo

  • (Angle) J. L. Austin, How to do Things with Words. - Oxford, 1962. (en)
  • (Angle) John Searle, Speech Acts: An essay in the Philosophy of language, (1969)

[redaktu] Ekstera ligilo

•  Ken Miner: Enkonduko al pragmatiko
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com