PHP
El Vikipedio
Komputiko > Programlingvo > PHP < Interreto
PHP (1994- ), ido de C kaj Perl, donas la potencon de komputillingvo al la HTML de TTT-paĝo. La kodo de PHP kaj HTML estas intermiksita en la fonto de la paĝo. Por TTT-paĝo kies finaĵo estas .php, la servilo interpretas la kodon de PHP por krei kaj servi paĝon tute en HTML aŭ XHTML.
[redaktu] Ekzemplo
La ĉisuba kodo skribas "Saluton Mondo!" sur TTT-paĝo:
<html> <body>
<?php $myvar = "Saluton Mondo!"; echo $myvar; ?>
</body> </html>
Sed ne ĉiu TTT-servilo povas kompreni PHP-on: nur la serviloj, kiuj specife estas ebligitaj por PHP.
HTML nur povas priskribi paĝon en maniero senŝanĝa, do funkcioj, kono pri datumbazo, kompreno pri diversaj retaj protokoloj, la prilaborado de informo kaj similaj eblecoj de komputillingvo mankas al ĝi. PHP provizas tiajn eblecojn al HTML.
Sed PHP ne estas la sola tia teknologio: ASP, JSP, CGI kaj Ĝavo ankaŭ estas diversaj solvoj al la sama problemo de HTML.
En la intermikso de HTML kun komputillingvo, PHP similas al ASP de Microsoft, kiu uzas dialekton de Visual Basic, kaj JSP de Sun Microsystems, kiu uzas Ĝavon. Sed PHP, por komparo, esence uzas dialekton de Perl kaj ne estas la proprieta solvo de iu ajn kompanio, sed estas la publika kreaĵo de la programistoj de la Interreto. Kaj PHP ŝajne estas multe pli populara ol ASP aŭ JSP.
La antikva antaŭinto de PHP kaj similaj teknologioj estas CGI, kiu ne estas intermiksita kun HTML, sed estas vokita de HTML. Ĝavo ankaŭ estas vokita de la HTML, sed Ĝavo rulas en la TTT-legilo, ne en la servilo.
PHP kutime estas uzata kune kun datumbazo de MySQL, sed povas labori kun diversaj datumbazoj.
Dum ASP bezonas servilon de IIS de Vindozo, PHP povas ruli en serviloj de diversaj operaciumoj, eĉ Vindozo, sed kutime rulas en servilo de Unikso, precipe Linukso.
"PHP" estas angla (kaj rekursia) mallongigo de PHP Hypertext Preprocessor - "hiperteksta antaŭtraktilo de PHP". Ĝi estis kreita en 1994 de Rasmus Lerdorf en Perl, sed ne estis populara ĝis la plibonigoj verkitaj de Zeev Suraski kaj Andi Gutmans en la somero de 1997.
[redaktu] Uzado
Uza statistiko de PHP de augusto 2006:
- 19 milionoj domajnoj
- 1,3 milionoj IP-adresoj