Pavlo Zahrebelnij
El Vikipedio
Zahrebelnij Pavlo ukraine Павло Загребельний (naskiĝis en 1924 apud Poltavo) - unu el plej fekundaj kaj popularaj roman-verkistoj de la dua duono de XX jc. en Ukrainio. Kiel junulo li militis sur batalkampoj de la Dua mondmilito, estis vundita, tri jarojn li pasigis en germana koncentrejo. En 1951 li diplomiĝis ĉe la filologa fako de Dnipropetrovska Universitato, en 50-aj jaroj de XX jc. aperis liaj 4 novel-kolektoj. Laboris kiel ĵurnalisto, redaktis kelkajn literaturajn revuojn. Li estas aŭtoro de ĉ. 20 romanoj, multaj el kiuj estas historiaj, kiuj kovras diversajn periodojn de la ukraina historio de la dua jarmilo.
Liaj romanoj estis tradukitaj en multajn lingvojn. Lian rakonton Tajfuno esperantigis Viktor Pajuk. Fragmenton de lia romano "Roksolana" por Ukraina Antologio esperantigis Eugenia Amis.