Pavlo Hrabovskij
El Vikipedio
Hrabovskij Pavlo ukraine Павло Грабовський (1864-1902) - lirika poeto, tradukisto, brila reprezentanto de ukraina inteligencio, kiu en kondiĉoj de imperia Rusio batalis ne nur pro la socia maljusteco, sed ankaŭ pro liberiĝo de Ukrainio. "Mi ne estas kantisto de la bela naturo", - diris li pri si mem.
Li lernis en Oĥtirko, en Ĥarkiva seminario. Laboris en gazet-redakcioj en Ĥarkivo. En 1888 pro la revolucia agado li estis ekzilita por kvin jaroj en Siberion. De tie li korespondadis kun Ivan Franko. Preskaŭ ĉiuj liaj verkoj aperis en periodaĵoj de Galicio. Mortis en Tobolsko (Rusio).
Multe tradukis en la ukraina de la monda poezio, entute de 25 lingvoj, libro "De fremda kampo", 1895. Tradukis poezion de la ukraina - rusen: "Kantoj de Ukrainio".
Liajn verkojn esperantigis:
- Andreo Rogov (4);
- Volodimir Pacjurko (3).