Panamurbo
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Mezameriko > Panamo > Panamurbo
Panamurbo estas la ĉefurbo de Panamo (kiu estas lando en Centra Ameriko). Ankaŭ, haveno sur la Pacifiko.
- Loko sur tero: (9°00' No; 79°30' Ok Mapo
).
- E-nomo: Panamurbo.
- Nacia nomo: Ciudad de Panamá.
- Loĝantaro: 828,560
La urbo estis fondita de Pedro Arias Dávila je la 15-a de aŭgusto de 1519, la unua fondita de hispanoj en la kontinenta Ameriko. En 1521 ĝi ricevis la titolon de urbo.
En 1671 ĝi estis prirabita kaj detruita de pirato Henry Morgan, kaj devis translokiĝi al la loko kiun nun okupas la Malnova Kvartalo.
Panamurbo estis tradicie la politika, ekonomia, administra kaj kultura centro de la lando. Gravan influon havis la konstruado kaj uzado de la Panama Kanalo.