Orelvulturo
El Vikipedio
Orelvulturo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Torgos tracheliotus
Forster 1791 |
La Orelvulturo, Torgos tracheliotus estas afrika malnovmonda vulturo kiu apartenas al la birda familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, milvoj, buteoj kaj akcipitroj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Torgos. Ĝi ne rilatas la ŝajne simila grupo de Novmondaj vulturoj, kaj ne kunhavas tiom lertan sentoflaron.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
Estas tri subspecioj disigitaj el okcidento orienten en Afriko. Subspecio T. t. tracheliotus loĝas norde kaj sude de dezerto Sahara, ne multe en golfo Gvineo, Sudafriko aŭ Madagaskaro. T. t. nubicus loĝas en nordorienta Afriko, el Egipto ĝis Kenjo, kaj estas iom pli malgranda. T. t. negevensis ĉeestas for de Afriko, nome en la Sinajo, la dezerto Negev kaj eble nordokcidentan Saŭdia Arabio. Ties medio estas seka ebenaro, dezertoj kaj montaroj ĝis 4.500 m de alteco.
[redaktu] Aspekto
Ĝi estas granda vulturo ĉirkaŭ 1.15 m longa, kun enverguro de ĝis 3 m. La mezaveraĝa pezo estas el 6 ĝis 14 kg. Ambaŭ seksoj estas similaj.
Kiel aliaj vulturoj, tiu havas senplumajn kapon kaj kolon. Pluma kapo makuliĝus per sango, aliajn kadavraj fluaĵoj kaj malpuriĝus malfacile. Ruĝeca kapo -iom blueca subbeke, kun koloroj ŝanĝeblaj laŭ temperaturo kaj mieno- kaj dikega beko, nigra supre kaj iom malhelflava sube, distingas ĝin el aliaj vulturoj. Kiel ansergrifo havas krispan plumaron ĉirkau kolo -antaŭe senpluma kaj ruĝa- malantaŭe unue blankaj plumoj kaj poste malhelbrunaj, kiel en la resto de la korpo, escepte la kruroj kiuj montras blankan plumaron.
[redaktu] Bredado
Tiu birdo nestas solece sur izolitaj kradaj arboj kaj en rokaj fendoj, kie konstruas grandan neston el etaj bastonetoj kaj interna seka herbaro. La ino demetas kutime ununuran ovon. Kovado daŭras 50 aŭ 55 tagojn. La gepatroj povas zorgi la idon dum unu jaro.
[redaktu] Kutimoj
Temas pri kadavromanĝanta birdo, kiu manĝas jam mortintajn bestojn kiuj trovas per vidkapablo. Per sia fortega beko povas disŝiri la malmolan haŭton de grandaj mamuloj. Poste manĝas haŭton kaj etajn ostojn. Ili regas aliajn vulturon dum manĝado, sed perdas tempon pro tiu konduto. Ili povas forpreni kadavropecojn de aliaj rabobirdoj.
Temas pri silenta vulturo. Ili vivas laŭ paroj, sed kuniĝas ĝis grupo de 50 birdoj ĉirkaŭ manĝaĵoj kaj akvo. Ili vivas ĝis 30 jaroj en libero kaj ĝis 50 en kaptiveco. Ne estas migranta birdo, sed moviĝas en okcidenta Afriko norden dum pluvosezono kaj suden dum seka sezono.