Olibano
El Vikipedio
Olibano estas aroma rezino eligata de la abisina arbo. Ĝi estas uzata kiel incenso aŭ medikamentero. La vorto devenas la araba al-lubán, kiu signifas "la lakto", alude al la blanka arbosuko de la abisino.
Olibano estis malŝpare uzata en religiaj ritoj. Laŭ la Evangelio de Mateo 2:11, oro, olibano, kaj mirho estis la tri donacoj al Jesuo de la tri orientaj saĝuloj. La kresko de Kristanismo mallevis la merkaton por olibano dum la 4-a jarcento. Tamen, dezertigado de la karavanaj vojoj kaj atakoj de la nomadaj Partianoj faris olibanon preskaŭ nehavebla post jaro 300.
Laŭ legendo, la Romia imperiestro Nerono bruligis jaran kvanton da olibano, kiu estis intencata por Romio, dum la funebra ceremonio de sia edzino Popaea.
Kategorioj: Plantoj | Botaniko | Kemio