Oleksandr Olesj
El Vikipedio
Oleksandr Olesj (ps. de Oleksandr Kandyba) ukraine Олександр Олесь (1878-1944) - ukraina poeto. Naskiĝis en norda Ukrainio, lernis en Ĥarkiva veterinara instituto de, laboris laŭ fako en Ĥarkivo kaj Kijivo. En 1907 en Peterburgo aperis la unua poem-kolekto de poeto, kiu famigis lin. Sekvantaj poemaroj estis eldonitaj en 1909, 1911, 1914, 1917. En 1919 la poeto elmigris al Vieno, kie li daŭrigis verkadon. Mortis en Prago.
Liajn poemojn esperantigis Nadija Hordijenko Andrianova (6), Klara Rabinoviĉ (2), Volodimir Pacjurko (2), Aleksandr Logvin, Andreo Rogov, Jurij Soltykevyĉ.