Nupto (sakramento)
El Vikipedio
Nupto estas sakramento de geedziĝo. Dio unuigas unu viron kaj unu virinon kiel edzon kaj edzinon por fondi familion, doninte gracon sufiĉan. En katolikismo, la unuigo estas ĝis morto. Por validigi la sakramenton, viro kaj virino (fraŭlo kaj fraŭlino) devas mature, volonte kaj libere konsenti al la edziĝo kaj plenumi ĝin per seksumado.
En multaj eŭropaj landoj, kie pli frue povis antaŭi nupton nur la stato de fianĉeco, nuntempe oftas ankaŭ la multe malpli formala kaj rigora stato de umikeco; ĉi tiu, tamen, ne nepre kondukas al nupto.
De post 1930 multaj protestantaj eklezioj evoluas al praktika tolero de eksedziĝo.