Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Nuklea centralo - Vikipedio

Nuklea centralo

El Vikipedio

Nuklea centralo apud Vieno. En la foto videblas malvarmiga turo kaj aliaj konstruaĵoj.
Pligrandigu
Nuklea centralo apud Vieno. En la foto videblas malvarmiga turo kaj aliaj konstruaĵoj.

Nuklea centralo (respektive nuklea energi-centraloatomelektrejo) estas industria instalaĵo en kiu oni uzas la energion produktitan en la atomkerna fisio por produkti elektron.

La centralo normale konsistas en unu nuklea reaktoro plus la aldonaj instalaĵoj, kiuj ĝenerale estas similaj al la ceteraj termaj centraloj.

Nukleaj centraloj estas kritikataj pro la fakto, ke ili postlasas atoman rubaĵon, kiun necesas gardi en sekuraj kondiĉoj dum jarcentoj aŭ eĉ pli longe. Aldone, ili estas kritikataj pro la risko, ke okazu akcidento en ili, kiu povas rezulti en grandega katastrofo, kiel la katastrofo de Ĉernobilo.

En kutima lingvaĵo, oni ofte nomas la nukleajn centralojn simple "atomcentralo". Sed tio estas principe erara, ĉar ja ankaŭ la ĥemiaj procezoj okazas en la atomo, kvankam ne en la kerno (la nukleo).

Enhavo

[redaktu] Bazaj konceptoj

La procezo baziĝas sur la fama reakcio, kiu ligas la mason kaj la energion: E = m c2. Tio estas, en la nuklea reakcio, dum la fisio de la fisiebla materialo, oni perdas parton de la maso kiu konvertiĝas en energion. Tiu terma energio estas transigata al alia materialo, kiu, post konvenciaj procezoj en turbinoj, generas la elektron.

La fisiebla krudmaterialo estas ĝenerale uranio, kvankam ankaŭ eblas uzo de plutonio kaj torio. La uranio de la naturo ne estas facile fisiebla, tial estas necese, ke la neŭtronoj kaŭzantaj la fision estu malrapidigataj; tiu procezo nomiĝas moderigado. Tipaj moderigantoj estas akvo kaj grafito. La normala (malpeza) akvo estas bona moderiganto, sed ĝi ne permesas la daŭrigeblan fision de la natura uranio. Tial, la reaktoroj uzantaj akvon bezonas ke la uranio estu riĉigata en sia izotopo uranio-235. Se la akvo konsistas el atomoj kun la izotopo de la hidrogeno deŭterio (peza akvo), tiu riĉigado ne estas necesa.

Alia faktoro kiu povas varii estas la materialo, kiu portas la varmon el la kerno de la reaktoro al la parto produktanta energion.

[redaktu] Tipoj de centraloj

Laŭ tiuj faktoroj, oni povas klasifiki la nukleajn centralojn laŭ jenaj tipoj:

  • Centraloj de malpeza akvo (LWR, laŭ la angla siglo): la moderigilo kaj la malvarmigilo estas pura normala akvo. Depende ĉu tiu akvo bolas aŭ ne, oni faras diferencon inter:
    • Bolakvaj centraloj (BWR): la akvo bolas kaj la vaporo forportas la varmon
    • Premakvaj centraloj (PWR): la akvo estas premata tiel ke ĝi ne bolas, kaj la likva akvo portas la varmon.
  • Centraloj de grafito: la moderigilo estas la grafito (karbono pura). La malvarmigilo povas esti akvo aŭ gazo, depende de la tipo de centralo.
  • Centraloj de peza akvo (HWR).

Aliaj, ĉefe eksperimentaj centraloj estas:

  • Centraloj de rapidaj reaktoroj: ne ekzistas moderigilo, kaj oni uzas rapidajn neŭtronojn; tio postulas tre riĉigitan uranion.
  • Fuzia centralo: tio estas nur koncepto, en kiu oni uzus la fuzion de malpezaj elementoj (hidrogeno aŭ heliumo) por produkti energion.

[redaktu] Eksteraj ligoj

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com