Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Nederlanda Orienthinda Kompanio - Vikipedio

Nederlanda Orienthinda Kompanio

El Vikipedio

La VOC-emblemo.
La VOC-emblemo.

La Nederlanda Orienthinda Kompanio (nederlande: Vereenigde Oostindische Compagnie [Unuigita Orienthinda Kompanio]; VOC) estis organizo kiu en la 17-a jarcento kaj 18-a jarcento havis la nederlandan monopolon super la komerco kun Azio. La Nederlanda Orienthinda Kompanio estas konsiderata kiel la unua firmao kiu eldonis akciojn.


[redaktu] Fondo

Ĝis 1595 la komerco pri orientaj spicoj estis tute en la manoj de Portugalio kiu malkovris ekde 1498 la marvojojn al Azio. Mapoj kaj marvojoj estis strikte sekretaj, tiel ke Portugalio havis faktan komercan monopolon. Nur kiam en 1592 Jan Huygen Van Linschoten revenis el Oriento oni akiris sufiĉe da scio en Nederlando por mem ekveturigi ekspedicion. En 1594 la Kompanio de Malproksimo sendis ekspedicion de 4 ŝipoj al Orienta Hindio sub gvido de Cornelis De Houtman. Kiam en 1597 3 el la 4 ŝipoj save revenis, montriĝis ke tia ekspedicio estis ebla. Jam en 1598 granda nombro da ekspedicioj estis sendata el Nederlando al Orienta Hindio. Kelkaj fuŝis, aliaj donis grandajn profitojn. Totale inter 1598 kaj 1601 15 ekspedicioj estis organizitaj en kiuj ĉirkaŭ 65 ŝipoj partoprenis.

Johan Van Oldenbarnevelt, la plej grava nederlanda politikisto de tiu epoko, konsideris la situacion malkvietiga. La nederlandaj kompanioj ofte pli konkurencis unu kun la alia ol kun la portugaloj kaj angloj. Kiam en 1600 krome fondiĝis la Brita Orienthinda Kompanio, li stimulis la Ĝeneralajn Statojn solvi la situacion. La Ĝeneralaj Statoj decidis kunfandi ĉiujn ekzistantajn kompaniojn je unu granda. La mastrumantoj de la diversaj kompanioj povis preni akciojn en tiu ĉi nova Unuigita Orienthinda Kompanio. La Nederlanda Orienthinda Kompanio estis fondita en 1602 kaj konsistis el ses tielnomataj ĉambroj: Amsterdam, Middelburg, Enkhuizen, Delft, Hoorn kaj Rotterdam. Reprezentantoj de tiuj ĉi ĉambroj kunvenis kiel la Sinjoroj XVII. La Nederlanda Orienthinda Kompanio havis vastajn privilegiojn. Ne nur ĝi havis monopolon super la komerco ĉirkaŭ la Kabo de la Bona Espero kaj tra la Markolo de Magallanes, sed ĝi ankaŭ havis la rajton okupi teritoriojn, militi kaj trakti internacie. Fakte la kompanio povis konduti en Azio kvazaŭ ĝi estis la nederlanda ŝtato mem.

[redaktu] Komercoteritorio

En Orienta Hindio la centro de la Nederlanda Orienthinda Kompanio estis la urbo Batavia, kiu nomiĝis Djajakarta antaŭ la alvenoj de la nederlandanoj (nuntempe Jakarta). Gubernanto-ĝenerala Jan Pieterszoon Coen fondis la bazon en 1619.

Oni komercis (foje nur mallongatempe) kun interalie Japanio, Ĉinio, Vjetnamo, Tajlando, la Malukaj insuloj, Cejlono kaj Hindio. Granda parto de la profito de la Nederlanda Orienthinda Kompanio ne devenis de la komerco inter Azio kaj Eŭropo, sed de la komerco ene de Azio. Specialan rilaton havis la Nederlanda Orienthinda Kompanio kun Japanio: de 1641 ĝis 1853 nederlandanoj estis la nuraj okcidentuloj kiuj rajtis komerci en Japanio. Por tio ili uzis la artefaritan insulon Dejima en la haveno de Nagasaki. La Nederlanda Orienthinda Kompanio estis la unua reprezentanto de Nederlando en la rilatoj inter Nederlando kaj Tajlando.


[redaktu] Fino

Dum la 18-a jarcento la Nederlanda Orienthinda Kompanio malprosperis, pro la kresko de angla kaj franca konkurenco. Sed ankaŭ la enazia komerco, komence granda financilo por la Nederlanda Orienthinda Kompanio, ekde la fino de la 17-a jarcento estis malprofita. Ekde tiu tempo la Nederlanda Orienthinda Kompanio sin apogis sur la profitoj faritaj en Amsterdam per la vendo de produktoj. Kiam tamen pro la 4-a Angla-Nederlanda Milito (1780-1784) la irorevenoŝipoj ne plu povis atingi Nederlandon, la fino alvenis rapide. En 1781 la kompanio decidis halti la pagadon de dividendoj. La invado de la francoj kaj la fondo de la Batava Respubliko signifis la finon. La 17-an de marto 1798 la Nederlanda Orienthinda Kompanio malfondiĝis. La ŝtato transprenis ĝiajn ŝuldojn kaj posedaĵojn.

Entute pli ol 4700 vojaĝoj al Azio fariĝis sub la flago de la Nederlanda Orienthinda Kompanio.



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com