Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Nag-Hamado - Vikipedio

Nag-Hamado

El Vikipedio

La biblioteko de Nag-Hamado (4-a jarcento; angle, Nag Hammadi, transskribo de la araba نجع حمادى) estas libraro de skriboj de gnostikismo eltrovita en 1945 en kruĉo en kaverno en la tre seka dezerto de Egiptio. La libroj estis kaŝitaj tie de monaĥo en la 4-a jarcento por la fino de la mondo, kiam la fido estos malaperinta for de la mondo. La kaŝado eble estis en respondo al la ordono en 367 de Atanazio, episkopo de Aleksandrio, ke oni forigu iujn ajn herezajn skribojn. La Eklezio tiam batalis kontraŭ la pli forta arianismo, ne gnostikismo. La biblioteko estis eltrovita trans la rivero de la araba urbo Nag-Hamado kaj estas proksime de la antikva monaĥejo de Sankta Pakomio.

En la biblioteko estas kristanaj skriboj kiuj ne aperas en la Biblio. Inter aliaj:

  • La evangelio de Tomaso
  • La evangelio de Filipo
  • La evangelio de Vero
  • La apokrifo de Jakobo
  • La apokrifo de Johano (tri versioj)
  • La apokalipso de Paŭlo
  • La agoj de Petro kaj la 12 Apostoloj
  • La traktado pri la Releviĝo
  • La triparta traktado

Ankaŭ en la biblioteko estas parto de la Respubliko (588a-589b) de Platono.

La libraro ne devenas de unu skolo aŭ branĉo de gnostikismo. Ĝi atestas pri gnostikismoj valentinaj, setianaj, kaj novplatonismaj.

Entute la biblioteko enhavas 13 librojn kun 54 verkoj, skribitaj en la kopta lingvo, la antaŭ-araba lingvo de Egipto. La kovriloj de la libroj estas ledaj kaj la folioj papirusaj. La verkoj estis tradukitaj el la greka.

La libroj montras kristanismon kiu delonge malaperis, en kiu:

  • Dio estas vira kaj virina
  • En la Ĝardeno de Edeno, la Serpento pravas, Dio mensogas.
  • La lukto de vivo ne estas kontraŭ peko, sed kontraŭ iluzio
  • Jesuo kisas Marian Magdalenan, buŝo al buŝo
  • Maria Magdalena estas preferita de Jesuo super Petro
  • Jesuo ridas sur la kruco kaj dancis antaŭvespere
  • La Dio de Moseo estas ĉarlatano kiu fuŝe kreis la mondon kaj ne estas la vera Dio. Li eĉ seksatencis Evan.

Antaŭ la eltrovo de Nag-Hamado, nia ĉefa fonto pri gnostikismo estis la atakoj de la katolika sanktulo Ireneo. Kvankam nesimpatia, lia priskribo ja estis tre preciza.


Pligrandigu


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com